Amo per proverboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Amo per Proverboj
unuakta komedio
Amo per Proverboj unuakta komedio
Amo per Proverboj
unuakta komedio
Aŭtoro Artur Azevedo
Eldonjaro 1920
Eldoninto Oskar Ziegler & Co
Paĝoj 16
vdr

Amo per Proverboj (en la portugala Amor por Anexins) estas unuakta teatra komedio verkita de Artur Azevedo en 1872. Ĝi estas unu el liaj plej famaj teatraĵoj.

Ĝi unuafoje aperis en Esperanton tradukita de Alberto Couto Fernandes en 1920. Dua eldono aperis en 1932. En 1964 la Brazila Esperanto-Ligo publikigis ĝin kune kun la Esperanta-Portugala Proverbaro, ankaŭ preparita de Alberto Couto Fernandes. En 1988 SAT represis ĝin laŭ la dua eldono de 1932.

La Esperanto-traduko[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras ĝin oportuna por Esperanto, ĉar, krom sprita kaj gajga teatraĵeto, ĝi tute taŭgas al amatoraj prezentadoj pro sia mallongeco, facile uzebla vortstoko kaj malgranda nombro da personoj. Ĝi havas du virajn kaj unu virinan rolojn. La traduko estas bona, en klasika modela lingvaĵo, kaj la tradukinto uzis kiom plej eble la proverbojn el la Zamenhofa Proverbaro Esperanta. Oni konsideras ĝin taŭga por grupaj festoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Amuza komedieto por grupaj festoj. 2 viraj kaj 1 virina roloj. La verketo de la brazila teatra verkisto estas bonege tradukita en Esperanto. La tradukinto kiom eble plej uzis la proverbojn el «Proverbaro Esperanta» de D-ro Zamenhof. 
— Belga Esperantisto n085-086 (mar-apr 1922)
Citaĵo
 Jen reeldono de la facile ludebla kaj plaĉa teatrajeto kiun ni konsilas al ĉiuj teatraj sekcioj de niaj grupoj. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]