Amonia bifluorido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia hidrogena dufluorido
Kemia strukturo de la
Amonia hidrogena dufluorido
Kemia strukturo de la
Amonia hidrogena dufluorido
Kemia formulo
NH4HF2
CAS-numero-kodo 1341-49-7
ChemSpider kodo 21241205
PubChem-kodo 14935
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj kristaloj, kuba strukturo
Molmaso 57.04 g•mol−1 g mol−1
Smiles [NH4+].F[H-]F
[F-].F.[NH4+]
Denseco
  • 1.50 g cm−3 g/cm3 25
Refrakta indico| 1 390
Fandopunkto 126 (259 ; 399 K)
Bolpunkto 239 (464 ; 513 K)
Solvebleco:Akvo 63g/100ml 20
Solvebleco:Etanolo tre malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 130 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R25 R34
Risko (S1/2) S22 S26 S37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P280, P301+330+331+310, P303+361+353, P304+340
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Amonia hidrogena dufluoridoNH4HF2 estas neorganika kombinaĵo, rezultanta el reakcio inter amoniako kaj fluorida acido. Ĝi estas senkolora salo, uzata por vitro-gravurado, kaj peranto en la procezo por produktado de fluorida acido.

Ĝi estas ne bruliva substanco, tamen ĝi povas reakcii kun neakordigeblaj materialoj kaj liberigi varmon krom aliaj toksaj substancoj. Ĝiaj polvoj povas estigi ekspodivajn miksaĵojn en la aero. En altaj temperaturoj, ĝia malkomponiĝo estigas nitrogenajn oksidojn, fluoron, kaj amoniakon, kiuj estas alte toksaj. En sufiĉa kvanto, amoniaka gaso povas estigi eksplodigajn miksaĵojn en la aero.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Amonia hidrogena dufluorido, kiel ĝia nomo sugestas, enhavas bifluoridan anjonon aŭ HF2. Ĉi-tiu centrosimetria triatoma anjono prezentas la plej fortan hidrogenan ligon konatan, kun longo H-F je 114 pm, kaj ligoenergio pli granda ol 155 kJ mol−1.

En la solida substanco, ĉiu amonia katjono ĉirkaŭiĝas de kvar fluoridaj centroj en iu kvaredro, kun H-F hidrogenaj ligoj ĉeestantaj inter la hidrogenaj atomoj de la amoniakjonoj kaj la fluoratomoj. La solvaĵoj enhavas kvaredrajn katjonojn [NH4]+ kaj linearajn anjonojn HF2.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

La hidrogena dufluorido de amonio konsideratas kiel peranto en produktado de fluorida acido ekde la "heksafluorosiliciata acido". Tiamaniere ke, la heksafluorosiliciata acido hidroliziĝas por generi la amonian fluoridon, kiu termike malkomponiĝas por estigi la amonian hidrogenan dufluoridon.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • Kiam varmigita, amonia hidrogena dufluorido malkomponiĝas:

  • En la ĉeesto de koncentritaj acidoj ĝi malkomponiĝas:

  • En la ĉeesto de koncentritaj alkaloj ĝi same malkomponiĝas:

  • La hidrogena dufluorido de amonio estas komponanto de kelkaj mordantoj. Ĝi atakas la silicon kiu estigas la glason:

'

Literaturo[redakti | redakti fonton]