Saltu al enhavo

Amonia persulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia persulfato
Kemia strukturo de la
Amonia persulfato
Kemia strukturo de la
Amonia persulfato
Blankaj kristaloj de amonia persulfato
Alternativa(j) nomo(j)
Amonia perokso-dusulfato
Kemia formulo
(NH4)2S2O8
CAS-numero-kodo7727-54-0
ChemSpider kodo56400
PubChem-kodo62648
Fizikaj proprecoj
Aspektoblankaj aŭ flavecaj kristaloj
Molmaso228.18 g mol−1
Smiles
Denseco1.98 g/cm3
Fandopunkto120 °C (248 ; 393 K)
malkomponiĝas
Solvebleco:Akvo80 g/100 mL (25 °C)
Mortiga dozo (LD50)820 mg/kg, buŝa (muso)[1]
Sekurecaj Indikoj
RiskoR8 R22 R36/37/38 R42/43
Sekureco(S2) S22 S24 S26 S37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH272, H302, H315, H317, H319, H334, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP220, P261, P280, P305+351+338, P342+311
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia persulfato (APS), persulfato de amonio(NH4)2S2O8 estas neorganika kombinaĵo de oksigeno kaj sulfuro rezultanta el reakcio inter la persulfata acido kaj amonia hidroksido. Ĝi estas senkolora kristalo, alte solvebla en akvo, pli ol la rilata salo de kalio.

Ĝi estas forta oksidagento, uzata en polimera kemio, kuprogravurado, kiel puriga kaj blankiga agentoj, traktado de metalsurfacoj, tekstila kaj papera industrioj, procedo por akvopurigo, ktp. La dissolviĝo de la salo en akvo estas varmoeniga procezo[2].

Amonia persulfato estiĝas per elektrolizo de saturita solvaĵo kun amonia sulfato kaj sulfata acido:

Kiam varmigita al 120 °C, amonia persulfato malkomponiĝas kun liberigo de oksigeno kaj estigo de amonia pirosulfato

En acida medio ĝi reduktiĝas al amonia bisulfato:

Aerodevena polvo enhavanta amonian persulfaton povas esti irita al okuloj, nazoj, gorĝo, pulmoj kaj haŭto per kontakto. Altaj polvokoncentriĝoj povas kaŭzi spirmalfacilecon, kapdololon kaj naŭzon. Oni plu rimarkas ke la saloj de persulfato estas la ĉefa kaŭzo de astmo en virinoj. Aliflanke, oni daŭre sugestas ke ekspozicio de amonia persulfato povas kaŭzi astmefektojn en gekombistoj kaj geatendistoj laborantaj en industrio por hararaĵoj. La astmo-efektoj supozeble kaŭzatas de oksidado de cisteinaj kaj metioninaj restaĵoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Handbook of Emergency Chemical Management, David R. Quigley
  2. Endotermio aŭ varmoeniga procezo estas reakcio kie la substanco aŭ la reakciantoj absorbas varmon.