Amoro
- «Koito» alidirektas ĉi tien. Por akcia kompanio en Japanio, vidu la paĝon Koito-Fabrikado.
Amoro estas la kuniĝo de du bestoj pere de iliaj seksaj organoj. Plej kutime tio okazas inter ina kaj vira besto, kaj la peniso estas enigita en la vaginon. En kelkaj besto-specoj ankaŭ okazas amoro inter bestoj de la sama sekso.
Ĉe la homoj amoro ofte estas ligita al amo, kaj en la plej multaj socioj ekzistas apartaj leĝoj aŭ reguloj pri amorado. Ekzistas kaj la amoro inter homoj de malsamaj seksoj (alisekseme), kaj la amoro inter homoj de la sama sekso (samsekseme).
En Esperanto ekzistas ankaŭ la pli sciencaj esprimoj koito, kopulacio kaj sekskuniĝo, la pli neformala seksumo kaj la pli vulgara fiko.
Koito
Koito estas teknika vorto por la plej mekanika parto de seksumado ĉe homo [1]. Koito okazas inter du individuoj de malsamaj seksoj kaj konsistas en la penetrado de la peniso de la viro en la vaginon de la ino. Kompleta koito finiĝis post la ejakulado de spermo en la vagino (kaj ofte okazas orgasmo ankaŭ je la virino).
Koito donas okazon por du korpaj konsekvencoj, gravediĝoj kaj seksaj malsanoj (aidoso, gonoreo, sifiliso, ktp). La kondomo povas malhelpi ambaŭ ĉi tiujn konsekvencojn, sed ĝi ne estas garantio. Aliaj kontraŭgravediĝaj sistemoj (ekzemple, la postkoita pilolo) povas malhelpi gravediĝon sed ne preventas infektiĝon per virusoj nek bakterioj.
Kontraŭ komuna mito, la metodo de interrompita koito, kiam la viro eltiras la penison antaŭ ejakulado, ne preventas gravediĝon! Ofte, spermoj estas en la klara likvaĵo, kio lubrikas la penison je la komenco de koitado.
Ĉe bestoj oni parolas pri kopulacio kaj nur malofte, erare, pri koito, kiam la bestoj kopulacias penise.
Galerio
Referencoj
Aliaj projektoj
Ŝablono:Projekto Ŝablono:Projekto
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Amoro respondeca (el Retarkivo 2002)
|
|