Orkresta minao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ampeliceps)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orkresta minao
Orkresta minao
Orkresta minao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Ampeliceps
Specio: 'A. coronatus'
Ampeliceps coronatus
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orkresta minao, Ampeliceps coronatus, estas specio de la familio de sturnoj kaj minaoj nome Sturnedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties teritorio estas el Barato al Vjetnamio kaj norda Malajzio, kaj estis enmetita en la Brita Hindoceana Teritorio. Ties ĉefa habitato estas subtropikaj kaj tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, sed ĝi estas ankaŭ troviĝanta en tre degradataj iamaj arbaroj, resume en malfermaj arbaroj aŭ arbarbordoj.

La precizaj teritorio estas en nordorienta Barato (Kaĉaro, Asamo), kaj el centra kaj suda Birmo orienten al suda Ĉinio (sudorienta Junano), Laoso kaj Vjetnamio, suden al suda Tajlando kaj Kamboĝo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nigreca birdo kun tre kontrastaj pro flavaj areoj en gorĝo kaj krono (ĝis la nuko). Ankaŭ ĉirkaŭokule estas flava nuda senpluma haŭtaĵo, kiel ĉe aliaj minaoj. Estas ankaŭ flava makulo en flugiloj. Tamen la kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko grizeca ĉebaze kaj iom flaveca nur pinte.

Referencoj[redakti | redakti fonton]