Amputo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amputado)
Tranĉiloj tiaj, kia tiu ĉi, estis uzataj antaŭe por fari kelkspecajn amputojn

Amputo estas demetiĝo de korpoparto (ekstrema korpoparto aux organo) pro vundo aŭ per ĥirurgio. Ĥirurgie oni amputas por deteni doloron aŭ disvatiĝon de malsana procezo de la afektata parto, kiel putriĝo aŭ kancero. Kelkaj amputiĝas ankaŭ pro belecaj kialoj. Okazas ofte ankaŭ, ke en riskaj situacioj homoj mem demetas membrojn akcidente malliberigitajn. La amputo povas esti kongenita: en tiaj kazoj la bebo naskis amputigigita. Oni nomas la kurtitan membron stumpo.

Depende de la okazoj, oni povas sukcese rekunigi la membron al la korpo. Se ne, homoj povas maksimume transmeti alikorpan membron aŭ uzi protezon, ĉar mamulaj membroj ne rekreskas. Por surhavi protezon la stumpo devas esti sendolora kaj ŝarĝebla. La ulo portas ŝtrumpon sur lia stumpo, tiu estas stumpŝrtumpo.

Estas ofte, ke homoj sentas kvazaŭ sian perditan membron en ties loko antaŭa al la amputo, kio povas helpi pri adaptiĝo al protezo. Tiu fenomeno estas nomata fantoma membro. Laŭ diversaj studoj, inter 26% kaj 80% de amputitoj sentas fantoman doloron je la perditaj membroj[1].

Depende de la kulturaj kaj religiaj fonoj, amputo povas esti krimpuno aŭ postulo de rito.

La amputado povas esti eta (fingro) aŭ granda (brako). Oni indikas ankaŭ la lokon de la grandaj amputoj: sur aŭ sub la genuo aŭ kubuto. La planigita amputo ofte estas preventebla per mofeto, per hiperbara ĉambro, per metodoj de la vaskulkirurgio, aŭ en la kazoj de la diabeto per malpliigo de la ĥolesterolo. Se la amputado estas malgranda, oni povas iri hejme en tiu tago. Se estas brako amputita, oni devas resti en malsanulejo iujn tagojn; se gambo, unu aŭ du semajnojn. Ĝi povas okazi ankaŭ psiĥikajn problemojn, sed tiu dependas de persono.

Alie, "amputo" signifas metafore vaginon (am-puto)[2].

El kuraciaj kialoj[redakti | redakti fonton]

Oni amputas el kuraciaj kialoj, se la tiu parto de la korpo ne estas kuracebla, aŭ la paciento alie mortus.

Akcidenta[redakti | redakti fonton]

Se la uno parto de la korpo de la paciento estas malliberigita, kaj oni alie ne povas ĝin liberigi, oni amputas la tian korpoparton tialoke. En la trafikaj akcidentoj la amputo estas rara, ĉar la teĥnika savado estas evoluita.

Pro la vundiĝo povas ŝiriĝi grandaj vaskuloj, kiu povas okazi sangadon danĝeran al la vivo. Pro tio oni devas unue pansi la vaskulojn, kaj poste kuŝigi la traumatulon en pozicio latera, spirigi kaj revivigi lin, kuraci la ŝokon, kaj sendolorigi.

La akcidentaj amputadoj estas raraj rilate al la planitaj. Oni volas konservi la plej plian korbopartojn, kaj replantigi la korpopartojn, sed la nekuraceblaj kontaĝoj de la vundoj, la gravaj lezoj de la vaskuloj, kaj de la nervoj faras la amputadon neevitebla. Pleje la stumpoj kapablas porti protezojn. Oni pakas la amputitan membron en sako, kiu estas sterila kaj seka; kaj tiun en sako, kiu estas plenigita per glacio aŭ malvarma akvo, kaj malpurigas ĝin en malsanulejo. Se la membro dependas nur en unu peco de haŭto, oni devas ne amputi ĝin, ĉar ĝi ricevas malmultan sangon per tiu peco.

Planita[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kialo de la planita amputado estas la Büerger-malsano, kiu estas malsano de la kapilaroj. Pleje oni amputas en la kvarta stadio de la malsano, kiam la ulceroj minacas per sepso. Se la amputado estas la pli malgranda malbono kontraŭ la konstanta doloro, oni amputas ankaŭ en la tria stadio. Plejfoje estas la kruro amputita sub- aŭ surgenue; la amputo de la brako en tiu malsano estas rara. La kuracistoj decidis la lokon de la amputado laŭ la sangalfluo kaj por la kapablo porti protezon.

La diabeto estas alia ĉefa kialo de la planita amputado. En tiuj kazoj la kuracistoj volas amputi nur la ulcerajn partojn, kaj konservi la sanajn partojn. La amputado estas la ultima ilo.

Oni amputas ankaŭ en iuj kazoj de la ostosarkomo. La sarkomo estas lokale eltranĉita, kaj oni senmankigas la mankon de la ostoj per enaj protezoj.

Plenumado[redakti | redakti fonton]

La muskularo estas tial formita, ke ĝi ĉirkaŭu la oston. Oni kunkudras la muskulojn, aŭ li interligas la muskolojn direkte kun la osto. Li disigas la ĉefajn nervojn, kaj metas ilin profunden, por ke la fantoma doloro kaj la neŭronomo estu preventita.

Post la amputado oni rapidigas la resanigadon de la vundo. La vundo povas esti kontaĝita, precipe se oni amputis pro malsano. Oni formas la trunkon per speciala bandaĝo, por ke ĝi povu surhavi protezon. Post resanigado de la vundo la amputigita ulo ricevas ŝtrumpon, kiu formas pli la strumpon, kaj poste ĝi povos esti sub protezo.

Memamputado[redakti | redakti fonton]

En iuj kazoj, se oni ne povas liberigi iun membron, ne povas voki helpon, kaj ne esperas, ke iu oni trovas, oni amputas tiun membron.

  • En 2007, Kalifornio, Al Hill amputis sian kruron subgenue, kiam ĝi malliberigis sub falita arbo.
  • En 2003, Utah, Aron Ralston amputis sian brakon subgenue, kiam lia brako malliberigis sub roko.
  • En 2003, aŭstralia karboministo amputis sian brakon per Stanley tranĉilo, kiam lia sabloŝarĝmaŝino renversiĝis 3 kilometre sub la grundo.
  • En la 1990-a jaroj, kankrofiŝisto amputis sian brakon, kiam li malliberigis en vinĉo en tempesto.

La membroj de la jakuzo (japana mafio) povas korekti iun fuŝon, se ili amputas unu el siaj fingroartikoj.

Krimpuno[redakti | redakti fonton]

La amputado estas grava korpa puno, kiun uzis multa socioj kaj kulturoj. La plej konitaj estas la mezepoka Eŭropo, kaj la islamaj landoj. Laŭ la Ŝario la puno de la ŝtelado estas la amputado de la membroj, laŭvice: unue la dekstra brako, poste la maldekstra kruro, poste la dekstra kruro, kaj laste la maldekstra brako. En la 21. jarcento la islamaj landoj kaj kelkaj neislamaj uzas tiun punon. Oni konas ekzemplojn el Irano,[3] el la norda Niĝerio,[4][5] kaj el Sauda Arabio.[6] En Sauda Arabio la punigata devas elekti, ke kuracisto aŭ la ekzekutisto amputu lian membron. Se li elektas la kuraciston, li devas pagi la kostojn de la operacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antikvaj egiptanoj amputis antaŭ 3000 jaroj. Laŭ la rokpentraĵoj oni amputis je Kr. e. 8000−6000 fingroj, sed oni ne konas, el kia kaŭzo.

Je la mezo de 16. jarcento la franca Ambroise Paré amputis unue per la alligado de la vaskuloj, per kiu li anstataŭis la bruligadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Danièlle Probstner kaj Luiz Claudio Santos Thuler. Incidência e prevalência de dor fantasma em pacientes submetidos à amputação de membros: revisão de literatura Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2007-08-11.
  2. Hektor Alos, Kiril Velkov: Tabuaj vortoj en Esperanto Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2007-08-11.
  3. Bruce Pannier: „Iran: Criminals Lose Hands And Feet As Shari'a Law Imposed“, Radio Free Europe, 7. Januar 2008.
  4. Sam Olukoya: Eyewitness: Nigeria's Sharia amputees, BBC News, 19. Dezember 2002.
  5. David Bamford: Hand amputation in Nigeria, BBC News, 7. Juli 2001.
  6. Neil Mackay: Saudi justice leaves little room for sentiment; Lashings, amputations, Sunday Herald, 11. Februar 2001.