Amri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teramaso de Amri.

Amri estas antikva setlejo en teritorio de la provinco Sindo en nuntempa Pakistano, kiu datas el 3600 a.K. La loko estas sude de Mohenĝo-daro ĉe la ŝoseo de Hajderabado al Dadu pli ol 100 kilometrojn norde de Hajderabado (Pakistano). Tiu nun arkeologia loko havis mult-nivelajn strukturojn, kvankam ĝi neniam estis granda urbo.[1] La kulturo Amri estis nomita laŭ la loko.

Sur montetoj de la montaro Kirthar, tiu estis grava frua urba centro en Malsupra Sindo. Amri estas proksime al Baluĉistano kie la disvolvigo de fruaj agrikulturaj komunumoj el 6000 a.K. ĝis 4000 a.K. finfine kondukis al urbigo.

La antikvaj teramasoj de 8 hektaroj sur la okcidenta bordo de la rivero Induso estis etende elfositaj. La plej frua fazo estis fortifikita urbo kiu floris el 3600 ĝis 3300 a.K., kaj apartenis al la etapo antaŭ Harapo de la Induso-civilizacio. Amri estis datita post Rehman Dheri.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Higham, Charles. (1a de januaro 2009) Encyclopedia of Ancient Asian Civilizations. Infobase Publishing, p. 9–. ISBN 978-1-4381-0996-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 25° 54′ 35″ N 67° 55′ 25″ O / 25.90972 °N, 67.92361 °O / 25.90972; 67.92361 (mapo)