Portugala-Israela Sinagogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amsterdama Esnogo)
Portugala-Israela Sinagogo
Portugees-Israëlietische Synagoge
sinagogomuzeo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Daniël Stalpaert vd
Estiĝo 1676
Lando Nederlando vd
Situo Amsterdamo
Sidejo Amsterdamo vd
Adreso Mr. Visserplein 3
Situanta sur Mr. Visserplein
Poŝtkodo 1011RD
Situo
Geografia situo 52° 22′ 3″ N, 4° 54′ 19″ O (mapo)52.36754.905278Koordinatoj: 52° 22′ 3″ N, 4° 54′ 19″ O (mapo)
Portugala-Israela Sinagogo (Amsterdam-Centrum)
Portugala-Israela Sinagogo (Amsterdam-Centrum)
DEC
Portugala-Israela Sinagogo
Portugala-Israela Sinagogo
Lokigo de Amsterdam-Centrum en Nederlando
Situo de Portugala-Israela Sinagogo
Map
Portugala-Israela Sinagogo
Parto de Jewish Cultural Quarter vd
Retejo http://www.esnoga.com/
vdr

La Portugala-Israela Sinagogo (nederlande Portugees-Israëlitische Synagoge) aŭ la Snoge, el la judhispana Esnoga (skribe: אסנוגה) el synagoga, estas sefarda sinagogo el la 17-a jarcento kaj la plej granda sinagogo de Amsterdamo, konstruita en 1675. Ĝi estas ortodoksa juda sinagogo kaj daŭre uziĝas. La sinagogo estas holland-klasikisma interpretacio de la Templo de Salomono, bazita sur sefarda kaj hispana katolika interpretacioj de ĝin, havanta antaŭkorton borditan per infrastrukturaj konstruaĵoj sed estanta pli kubo ol la historia templo.

Eniro de la Portugala-Israela Sinagogo.

La Snoge sitaus ĉe la Mr. Visserplein kaj la Jonas Daniël Meijerplein en la antaŭa Jodenbuurt (juda kvartalo) de Amsterdamo. Ĝi estis la plej granda sinagogo en la mondo, kiam ĝi konstruiĝis. La kolosa konstruaĵo superturis la ĉirkaŭaĵon kaj fakte daŭras tiel. Tio ĉi sinagogo estas proksima al la antaŭaj aŝkenazaj sinagogoj de Amsterdam. La Grote Sjoel ("Granda Sinagogo", nederlanda jida sjoel estas sinagogo, el la germana Schule, "lernejo") formas nuntempe kunkune kun la Obbene Sjoel (la "Sura Sinagogo", el 1685), la Dritt Sjoel ("Tria Sinagogo", el 1700) kaj la Neie Sjoel ("Nova Sinagogo", el 1750/1752) la Juda Historia Muzeo ("Joods Historisch Museum"). La interno de la Portugala-Israala Sinagogo estas konservita male tiuj de la aŝkenazaj sinagogoj, inkluzive de la kupraj lustoj kaj kandellingoj, kaj tute konservas la staton elde sia konstruadotempo.

La Esnoga en 2015.

La Amsterdama sefarda municipo estis unu da plej grandaj kaj riĉaj judaj municipoj en Eŭropo dum la tielnomita "Ora Jarcento de Nederlando" kaj sia tre granda sinagogo montris tion ĉi, male la tre malriĉaj aŝkenazoj de Amsterdamo. La Snoge estas populara turisma loko.

La interno de la sinagogo.

Tiu ĉi sinagogo estis laŭ desegnoplano kaj aranĝado modelo por la sinagogo en Willemstad de Kuracao, kio konstruiĝis en 1732 sub Pieter Roggenburg kaj la Amsterdama majstrocarpentisto Hendrik Schielagh.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo staras ĉe antaŭplaco ĉirkaŭata per malaltaj servokonstruaĵoj, kiuj ĉirkaŭas la sinagogon kaj la antaŭplacon triflanke. La desegno aludis al la Templo de Salomono aŭ la Unua Templo en Jerusalemo, samkiel la formo de la sinagogo mem. La sefarda rabeno Jacob Juda Leon konstruis ligna modelo de la Templo de Salomono en 1641, kies repliko troviĝas en la Bijbels Museum ("Biblia Muzeo") en Amsterdamo. La modelo de Leon baziĝis sur la rekonstruo de la hispanaj jezuitoj Prado kaj Villalpando.

La malparada klasikisma stilo, konata nederlande kiel la strakke stijl ("severa stilo" aŭ "rekta stilo"), similas tion de protestantaj kirkoj el la periodo en Nederlando. La uzo de brunaj brikoj, simplaj vitralaj fenestroj, ofte rektangulaj kaj arkoformaj, kaj blanketaj fostoj kaj horizontaĵoj de ligno aŭ ŝtono ankaŭ estas tre kutima en hollanda klasisismo. La fasadoj havas ĉiuflanke poke etendantan larĝan centran parton ("avant-corps" aŭ "risalto" en multaj lingvoj) de tri fenestraksojn. Estas malaltaj, rektangulaj fenestroj super kaj malsuper la cirklarkaj fenestroj. La sura aludas al klasika "mezzanino" (malalta suba etaĝo, kutime por servantoj). La tegmentoj de la rektangula konstruaĵo parte kaŝiĝis per balustrado, kio jam pli fortigas la masivan blokforman karaktron de la sinagogo (36 x 28 x 19,5 m). La etendantaj centraj partoj kaj la finaĵoj de la fasadoj ornamiĝis per kolosaj pilastroj, kiuj etendas suben. Sur la antaŭa kaj la palantaŭa flakoj estas cirkla fenestro.

La surskribo super la eniro estas: בשנת ואני ברב חסדך אבוא ביתך Ĝi ankaŭ inkluzivas לפ״ק׳, la hebrea dato por 1672, la intencita konstrujaro.

Ĉe la posta flanko de la sinagogo tiu motivo pli finfiniĝis per ege etendantaj kontraŭfortoj, kio cetere estas pli malfrua aldonaĵo (supzeble el 1773/74). Tiuj kontraŭfortoj klare referas al la templa modelo de Leon.