Amsterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 52°22′23″N 4°53′32″E  /  52.37306°N, 4.89222°O / 52.37306; 4.89222 (Amsterdamo)
Amsterdamo
nederlande: Amsterdam
urbo
Amsterdam airphoto.jpg
Amsterdamo
Flag of Amsterdam.svg
Wapen van Amsterdam bewerkt.PNG
Oficiala nomo: Amsterdam
Kromnomo: Venezio de Nordo
Ŝtato Flago de Nederlando  Nederlando
Provinco Norda Holando
COROP Amsterdamo
Kunurbaĵo Randstad
Historia ligo Hansa ligo
Historiaj regionoj Sep Unuiĝintaj Provincoj, Batava Respubliko
Konata loko Rijksmuseum
Konstruaĵoj Reĝa palaco en Amsterdamo, ING Domo
Situo Amsterdamo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 52°22′23″N 4°53′32″E  /  52.37306°N, 4.89222°O / 52.37306; 4.89222 (Amsterdamo)
Areo 219,0 km² (21 900 ha)
 - de metropolo 1,815 km² (182 ha)
 - de lando 166 km² (16 600 ha)
 - de akvo 53 km² (5 300 ha)
Loĝantaro 767 849 (2010)
Denseco 3 506,16 loĝ./km²
Parko Vondelparko
Unua skribmencio 1275
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1011–1109
Telefona antaŭkodo +31 20
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Grachtengordel
Situo ene de Nederlando
ButtonRed.svg
Situo ene de Nederlando
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Amsterdam
Retpaĝo: www.amsterdam.nl
Amstel
pentraĵo: Frans Koppelaar
Kanalo en Amsterdamo
Satelitfoto de Amsterdamo
Kanalzono kaj centro
Foto: bma.amsterdam.nl
Amsterdamo en 1901
Amsterdamo en 1888
Binnenkant 46, Amsterdamo

Amsterdamo estas la ĉefurbo de la Reĝlando de Nederlando laŭ la nederlanda konstitucio[1] (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago)[2] kaj estas la plej granda urbo de la provinco Norda Holando en la okcidento de la lando. La urbo havas ĉirkaŭ 839,360 loĝantojn, la urba areo 1,336,383[3] kaj la amsterdama metropola areo havas ĉirkaŭ 2,431,000.[4] Ĝi enhavas multon de la norda parto de Randstad, unu el la plej grandaj kunurbaĵoj en Eŭropo, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.[5]

La nomo de Amsterdamo derivas el Amstelredamme,[6] indikilo de la origino de la urbo kiel baraĵo de la rivero Amstel. Originata el malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj en la fino de la 12a jarcento, Amsterdam iĝis unu el la plej gravaj havenurboj en la mondo dum la Ora Jarcento de Nederlando (17a jarcento), kiel rezulto de ties plinoviga disvolvigo en komerco. Dum tiu epoko, la urbo estis ĉefa centro por financo kaj diamantoj.[7] En la 19a kaj 20a jarcentoj la urbo etendiĝis, kaj multaj novaj kvartaloj kaj ĉeurboj estis planitaj kaj konstruitaj. La plej malnova parto de la urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto de duoncirklaj kanaloj, kiuj ekde julio 2010 estas sur la listo de Monda heredaĵo de UNESKO. Fakte la kanaloj de Amsterdamo de la 17a jarcento kaj la Defenda Linio de Amsterdamo de la 19a–20a jarcentoj nome Stelling van Amsterdam estas en la listo de heredaĵo de UNESKO. Amsterdamo estas la plej turisma urbo en Nederlando.

Kiel komerca ĉefurbo de Nederlando kaj unu el pintaj financaj centroj en Eŭropo, Amsterdamo estas konsiderata alfa mondurbo fare de la studgrupo Globalization and World Cities (GaWC). La urbo estas ankaŭ kultura ĉefurbo de Nederlando.[8] Multaj grandaj nederlandaj institucioj havas siajn sidejojn tie, kaj sep el la 500 plej grandaj entreprenoj de la mondo, kiaj Philips kaj ING, estas bazitaj en la urbo.[9] En 2012, Amsterdamo estis rangigita kiel la dua plej bonkvalita urbo kie loĝi fare de Economist Intelligence Unit (EIU)[10] kaj la 12a tutmonde laŭ vivkvalito por medio kaj infrastrukturo fare de Mercer.[11] La urbo estis antaŭe rangigita la 3a en plinovigo fare de 2thinknow en la indico Innovation Cities Index 2009.[12]

Famaj Amsterdamanoj estis ekzemple Anne Frank konata taglibristino pro sia mudo fare de nazioj, la pentristoj Rembrandt van Rijn kaj Vincent van Gogh, kaj la filozofo Baruch Spinoza.

La urbo estas fama kaj pro siaj belegaj kanaldomoj kaj pro la etoso de individua libereco. En tiu etoso multo okazas, farante la urbon vigla loko plenplena de kulturo kaj homa interkontaktado. Ekzemploj de tio estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj coffeeshop (kafo-vendejoj), kiuj laŭleĝe disvendas kanabon, la muzeoj kiaj la Rijksmuseum (regna muzeo), la Muzeo Van Gogh, la Muzeo Stedelijk, la muzeo Hermitage Amsterdam la muzeoj de la Hejmo de Rembranto, de la Hejmo de Anne Frank, la Amsterdam Museum, la ruĝ-lampa distrikto De Wallen kaj la historiaj kanaloj bordataj de malnovaj domoj. Ankaŭ la Amsterdama Borso, nome la plej malnova borso de la mondo, estas situanta en la urbocentro. Ĉio tio allogas pli ol 5 milionoj da internaciaj vizitantoj ĉiujare.[13]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Arto kaj distro[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Alilokanoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Amsterdamo[redakti | redakti fonton]

En Amsterdamo okazis la 20-a Kongreso de TEJO en 1964.

Esperantistoj de Amsterdamo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dutch Wikisource. "Grondwet voor het Koninkrijk der Nederlanden" (nederlande). Ĉapitro 2a, Artikolo 32a. [1] Alirita la 30a de Majo 2016. "...de hoofdstad Amsterdam..."
  2. Permanent Mission of the Netherlands to the UN. "General Information". Arkivita el la originalo la 5an de Oktobro 2013. [2] Alirita la 30an de Majo 2016.
  3. "CBS Statline - Population Development; region per month". [3] Alirita la 30an de Majo 2016.
  4. "Economische Verkenningen Metropool Regio Amsterdam" (PDF). [4] Alirita la 30an de Majo 2016.
  5. "Randstad2040; Facts & Figures (p.26)" (nederlande). VROM. Arkivita el la originalo (PDF) la 29an de Majo 2013. [5] Alirita la 30an de Majo 2016.
  6. Encyclopædia Britannica Eleventh Edition, Vol 1, pp. 896–898.
  7. Cambridge.org, Capitals of Capital -A History of International Financial Centres – 1780–2005, Youssef Cassis, ISBN 978-0-521-84535-9.
  8. Post Ateno en 1888 kaj Florenco en 1986, Amsterdamo estis en 1986 elektita kiel Exuropa Ĉefurbo de Kulturo, konfirmante sian elstaran postenon en Eŭropo kaj en Nederlando. Vidu EC.europa.eu por superrigardo de eŭropaj urboj kaj ĉefurboj de kulturo laŭlonge de jaroj. Arkivita en 14a de Decembro 2008 ĉe Wayback Machine.
  9. Forbes.com, Forbes Global 2000 Largest Companies – Dutch rankings. [6] Alirita la 31an de Majo 2016.
  10. ["http://pages.eiu.com/rs/eiu2/images/EIU_BestCities.pdf" "Best cities ranking and report"] Alirita la 31an de Majo 2016 (PDF).
  11. "Best cities in the world (Mercer)". City Mayors. 26a de Majo 2010. Arkivita el la originalo la 1an de Novembro 2010. [7] Alirita la 31an de Majo 2016.
  12. "2thinknow Innovation Cities Global 256 Index – worldwide innovation city rankings". Innovation-cities.com. 30a de Julio 2009. Arkivita el la originalo la 11an de Septembro 2010. [8] Alirita la 31an de Majo 2016.
  13. Amsterdam verwelkomde in 2014 ruim 5 miljoen buitenlandse toeristen – Amsterdam – PAROOL

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ReVo  Amsterdamo en ReVo