Amtrak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trajno de Amtrak en la stacio de New Haven

Amtrak estas la komun-uza nomo de National Railroad Passenger Corporation, duon-ŝtata transporta kompanio en Usono.

Amtrak estis fervoja sistemo kreita la 1-an de majo 1971 kaj proprietata preskaŭ tute de la usona registaro. Ĝia nomo estas kofra vorto el la anglaj terminoj Am-erican (usona) kaj tra-c-k (trako). Ĝiajn estraranojn nomumas la prezidento de Usono kun aprobo de la senato.

Amtrak dungas proksimume 19.000 homojn. Ĝiaj stacioj ligas ĉ. 500 lokojn en 46 el la 48 koheraj subŝtatoj de Usono (ne en Vajomingo kaj Suda Dakoto). Ĝi servas ankaŭ kelkajn staciojn en Kanado (en Ontario, Brita Kolumbio kaj Kebekio).

La linioj de Amtrak uzas nur la norman ŝpuron de 1.435 mm. Nur malgranda parto de la uzata trakaro (34.000 km) estas ĝia posedaĵo; grandan parton ĝi devas lui de aliaj kompanioj.

Eksteraj ligiloj