Amálie Kutinová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amálie Kutinová
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1898 (1898-06-22)
en Rouchovany
Morto 30-an de marto 1965 (1965-03-30) (66-jaraĝa)
en Vrchlabí
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio vd
Alma mater naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo vd
Familio
Edz(in)o Jan Kutina vd
Infanoj Marie Kubátová vd
Profesio
Okupo verkistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amálie KUTINOVÁ estis moravia verkisto, aŭtoro de popularaj romanoj por infanoj kaj junuloj, magistro de farmacio, apotekisto vivanta en Suda Moravio kaj Bohemio.

Ŝi naskiĝis la 22-an de junio 1898 en sudmoraviana vilaĝo Rouchovany (Ĉeĥio, Moravio)en multenombra familio de gvidinstruisto Jan Tauber kaj sian junaĝon ŝi travivis en vilaĝo Štítná sur Vlára en regiono Valaĥio (Ĉeĥio, Sudorienta Moravio). Ŝi studadis gimnazion en Valašské Meziříčí (Moravio) kaj fakultaton de farmacio de Universitato de Karolo en Prago. Ŝi laboris en apotekoj en Prago, Tábor, Kostelec sur Orlice, Karlovy Vary, Křinec ĉe Nymburk kaj aliaj lokoj. Siajn unuajn rakontojn ŝi skribis en neutiligitajn budĝetajn librojn en apoteko, kie ŝi laboris kiel apotekisto.

Ŝiaj plej popularaj verkoj estas rakontoj pri vivo de du knabinoj, Gabra kaj Málinka. Tiuj rakontoj estas aŭtobiografaj, ĉar Málinka estas familia formo de nomo Amálie. Agadoj de la rakontoj okazas en Štítná sur Vlára, Valašské Meziříčí, sudmoraviana-slovaka limregiono Kopanice kaj en Prago. Ŝi ofte uzadis valaĥian dialekton de ĉeĥa lingvo kaj ŝiaj rakontoj distigiĝis per pieco, humanismo kaj patriotismo. Ŝi publikis ankaŭ en gazetoj kaj aktoris en radiodisaŭdigoj. Ŝi kolektis popolajn fabelojn, kantojn kaj aliajn produktojn de folkloro en ĉeĥa montaro Krkonoše (Orienta Bohemio).

Amálie Kutinová mortis la 30-an de marto 1965 en Vrchlabí (Ĉeĥio, Bohemio, Krkonoše).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gabra a Málinka, povedené dcerky (Gabra a Málinka, bravaj knabinoj)1935,
  • Gabra a Málinka ve městě (Gabra a Málinka en urbo)1936,
  • Gabra a Málinka se učí latinsky (Gabra a Málinka estas lernantaj latinon)1937,
  • Gabra a Málinka v čarovné zemi (Gabra a Málinka en ĉarmanta lando)1938,
  • Gabra a Málinka – galánečky (Gabra a Málinka – fraŭlinoj)1942,
  • Gabra a Málinka v Praze (Gabra a Málinka en Prago)1942,
  • Strýc Ozef a jeho kakraholti (Onklo Ozef kaj liaj bravaj knaboj)1941,
  • Okolo Gabry a Málinky (Rakontoj pri Gabra a Málinka)1947,
  • Naši pacienti I (Niaj kuracatoj I)1946,
  • Naši pacienti II (Niaj kuracatoj II)1947,
  • Farmaceutka (Farmaciistino)1947,
  • České stařenky (Ĉeĥaj maljunuletinoj)1947,
  • Betlém zvířátek (Betlehemo de animaletoj)1947,
  • Pohádky mezi nebem a zemí (Fabeloj inter ĉielo kaj tero)1948,
  • Krkonošské pohádky (Krkonoŝaj fabeloj)1957,
  • Vo hajnejch a pytlákách (Rakontoj pri ĉasgardistoj kaj ŝtelĉasistoj)1960,
  • Muzikantské řemeslo (Profesio de muzikistoj)1964,
  • Krakonošovský špalíček (Kolekto de fabeloj pri Krakonoš)1965
  • Pobejtky za kamny i na sluníčku (Renkontiĝoj ne nur ĉe hejtoforno kaj ankaŭ en sunbrilo)1965,
  • Muzikantské řemeslo a devatero jinejch (Profesio de muzikistoj kaj naŭ aliaj profesioj)1968.

Manuskripto de kolekto de nepublikigitaj popolaj kantoj el Krkonoše estas deponita en Muzeo de la Nacia Literaturo en Staré Hrady (Ĉeĥio, Bohemio).