Anápolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Anápolis (16°19'37" S, 48°57'10" U) estas municipo kaj urbo de Goiás, Brazilo. Ĝi havas (2009) 335.960 loĝantojn.

Esperanto en Anápolis[redakti | redakti fonton]

Kvankam estis esperantistoj antaŭ la 1960-aj jaroj, organizita Esperanto-movado komencis en Anápolis ĉirkaŭ 1960. En tiu jaro en spiritisma centroCasa Espírita Vicente de Paulo” okazis Esperanto-kurso gvidita de Gerson Fraisart Mamed.

Inter la jaroj 1970 kaj 1973 la urbestro, Henrique Antônio Santillo, apogis la kreon de societo kies ĉefa rolo estis la instruo de la germana, franca, angla kaj latinaj lingvoj. Pro peto de kelkaj personoj, la societo adoptis ankaŭ la instruon de Esperanto. Tamen la administrado de Henrique Santillo atingis la finon kaj la samo okazis al la kurso.

En 1986 Fabrício Rodrigues Valle kaj Paulo César Ferreira de Lima, el Goiânia, gvidis en Anápolis bazan Esperanto-kurson ĉe “Escola de 1º Grau Bezerra de Menezes”, kun la partopreno de ok lernantoj, inter kiuj estis Edmar Corrêa de Paiva, João de Deus Ferreira da Silva, Maria Helena (direktorino de la lernejo), Sidney Assis Brasil kaj iu junulo alnomata Beto. La bona instruado naskis entuziasmon inter ili.

Henrique Alan Kardec Mendonça ekkonis Esperanton en urbo San-Paŭlo. Tiel li aliĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en januaro 1984. En Anápolis li konatiĝis al João de Deus, kiu informis lin pri kurso gvidata de Fabrício kaj Paulo. Fine la kurso, kvardek personoj enskribiĝis al nova kurso, inter ili Henrique Alan Kardec. La lernejo ĝentile pruntedonis du ĉambrojn kaj la kurso daŭris de Marto ĝis Junio kun duhoraj lecionoj ĉiusabate, Paulo kaj Fabrício dividis la taskon. Je la fino, duono de la lernantoj ricevis atestojn de Instituto Goiano de Esperanto.

En junio 1987, okazis kunsido kies partoprenantoj estis Antônio Pereira Guimarães, Gisele Peres Barbosa, Elisene Pires Barbosa, Henrique, Icaro, Walter Antunes, José Pericole de Souza, João de Deus, Paulo José Merola, Raimundo Pereira Couto, Edilmo Constantino, Alcione de Souza Brasil, Eurico Emidio Velasco kaj Sidney de Assis Brasil, unu el la plej entuziasmaj instigantoj al la fondiĝo de Anápolis Esperanto-Klubo (AEK).

Eurico Velasco, administranto de la filantropia hospitaloMaternidade Dr. Adalberto Pereira da Silva” (MADESP), liveris ekskluzivan ĉambron, en la institucio de li gvidata, al Anápolis Esperanto-Klubo, kie la grupo decidis ĉiusemajne kunsidi por lerni Esperanton per la libroEsperanto sem mestre”.

En 1990 oni decidis eldoni bultenon “Informa Stelo”, organo de AEK, kiu aperis je dek tri eldonoj ĝis julio 1994.

En 1992 okazis 28-a Brazila Kongreso de Esperanto en Anápolis. En la sekvantaj monatoj post la kongreso AEK vivis novajn tempojn. En la unuaj semajnoj oni translokigis la sidejon de la hospitalo al aparta ĉambro ĉe strato “Barão do Rio Branco”, kie je la unua fojo AEK pagis luon kaj ne plu funkciadus ene de spiritisma centro, kvankam ĝi neniam funkciadis sub gvido de spiritisma orientado. Henrique gvidis du bazajn kursojn, en “Colégio Einstein” kaj en Muziklernejo “Player Studio”.

En la fino de 1993 AEK-anoj konstatis, ke la lupago por la ĉambro ne estis avantaĝa, kvankam komforta kaj belaspekta la rondo daŭras la sama. Tiam Eurico Velasco disponigis por la klubo ĉambron ekster la hospitalo, en tute sendependa konstruaĵo kvankam apartenanta al ĝi mem. Tie la AEK-anoj daŭrigis siajn lernadojn de Esperanto ĉiusabate je la tria posttagmeze.

Nuna adreso de loka asocio: Anápolis Esperanto-Klubo Caixa Postal 1110 Anápolis - GO 75001-970. Goiânia.

Koordinatoj: 16°19′37″S 48°57′10″U  /  16.32694°S, 48.95278°U / -16.32694; -48.95278 (Anápolis)