Saltu al enhavo

Anĉin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anĉin
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 246000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 165 284  (2020) [+]
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 30′ N, 117° 2′ O (mapo)30.5117.03333333333Koordinatoj: 30° 30′ N, 117° 2′ O (mapo) [+]
Areo 13537,96 km² (1 353 796 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Anĉin (Ĉinio)
Anĉin (Ĉinio)
DEC
Situo de Anĉin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anqing [+]
vdr

Anĉin, laŭ simpligita ĉina skribo 安庆, laŭ tradicia ĉina skribo 安慶, laŭ Hanyu Pinyin Ānqìng laŭvorte Paca Celebrado, iam Hŭaining) estas prefektujnivela milionurbo en la sudokcidento de provinco Anhujo de Ĉina Popola Respubliko. Ĝi limas kun Luan norde, Hefejo kaj Vuĥu nordoriente, Tonglingo oriente, Ĉiĝou sudoriente, kaj la provincoj Ĝjangŝio kaj Hubejo sude kaj okcidente respektive.

Vojangulo en Anĉin

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 4 165 284 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Ponto

La kuntirita urbego kuŝas sur la norda bordo de la rivero Jangzio sur areo 14 979 km² kaj administras dek dividojn. De tiu ĉi punkto la rivero mallarĝiĝas kaj tial estas facile transirebla.Ĉiĝou troviĝas 45, provinca sidejo Hefejo 152, Ŝanhajo 429, ĉefurbo Pekino 1044 km laŭ [1].

Iama ĉefpordo

Tiu areo gardis multajn neolitikajn restaĵojn. La urbo estis fondita en la 2-a jarcento a.K.. En la 12-a jarcento ĝi fariĝis la sidejo de milita prefektejo kaj estis renomita Anĉin. Dum la Tajpinga ribelo ĝi estis unu el la plej gravaj fortikaĵoj de la ribeluloj post kiam ĝi estis konkerita en 1853. La ĉina armeo rekonkeris la urbon en 1861. Ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento Anĉin estis centro de la armilindustrio. En 1979 ĝi estis deklarita prefektujnivela urbego.

La prefektujnivela urbo estas hejmo al multaj industrioj, kiel ekzemple petrolkemiaĵoj, tekstiloj, maŝinaro, aŭtopartoj, agrikulturo (pro la teokultivado).

Stacidomo

Anĉin estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, eĉ flughaveno funkcias. Tra la Jangzio 2 pontoj estas. La rivero estas navigebla.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa kun malvarmaj, malsekaj vintroj kaj tre varmaj, humidaj someroj. Vintre malvarmaj nordokcidentaj ventoj el Siberio povas foje kaŭzi noktajn temperaturojn fali sub frostopunkton (kvankam neĝo estas malofta). La areo ricevas 1 831 horojn da sunbrilo ĉiujare. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 14-21 °C. Jare averaĝe pluvas 1479 mm, en ĉiuj monatoj pluvas kulminanta junie, mulkulminanta decembre.

Bildoj pri Anĉin
Hotelo
Banko
Katedralo
Konfucea templo
Flughaveno


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • pagodo laŭ Jangzio, konstruita en 1570
  • operdomo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans