Anĉji Ŝeng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anĉji Ŝeng
homo
Informoj
Sekso vira
vdr

Anĉji Ŝeng (esperantigite) aŭ Anqi Sheng (pinjine, ĉine 安期生, Wade-Giles An-ch’i Shêng) estis senmortulo de ĉina mitologio kaj magiisto, kiu estis jam ĉirkaŭ miljaraĝa en la tempo de Ĉjin Ŝiĥŭang, nome la unua imperiestro.

Oni diris, ke li loĝis en la monto Penglai kaj ke estis taoisma magiisto, kapabla fariĝi videbla aŭ nevidebla laŭvole. Laŭ hagiografio de Taoismo Lieŝjian Ĝŭan, Ĉjin Ŝiĥŭang parolis kun li dum tri tutaj tagoj (inklude la noktoj), kaj proponis al Anĉji jadon kaj oron. Ĉjin Ŝiĥŭang timis morton, kaj serĉis senmortecon, malsukcese. En 219 a.n.e., li sendis ekspedicion kun Ŝju Fu por trovi Anĉji kaj kunporti lin, kun la eliksiro de la vivo, kiu havigas senmortecon aŭ senfinan junecon. Kiam Ŝju Fu informis, ke mara kreitaĵo blokis la vojon de la ekspedicio, Ĉjin Ŝiĥŭang sendis arkopafistojn por mortigi ĝin. En 210 a.n.e., Ŝju Fu pluigis sian vojaĝon. Legendo diris, ke li anstataŭe trovis Japanion, proklamiĝis reĝo, kaj neniam revenis. La Registroj de la Granda Historiisto asertas, ke Li Ŝaojun vizitis Anĉji Ŝeng dum sia veturado. Tamen ne estas registro pri kie ili renkontiĝis aŭ ĉu li trovis la monton Penglai mem. En 130 a.n.e., ankaŭ la imperiestro Wu Di sendis ekspedicion por trovi Anĉji, kiu rezultis malsukcesa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Materialo el la verko de Herbert Giles nome A Chinese Biographical Dictionary (London: Arthur Probsthain, 1898), kiu estas nun en la publika havaĵo.
  • Fabrizio Pregadio. The Encyclopedia of Taoism. Routledge, 2008.