Anŭar al-Aŭlaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anŭar al-Aŭlaki en oktobro 2008

Anŭar al-Aŭlaki, foje ankaŭ esperantigita Anvar al-Avlaki, alternative laŭ aliaj latinliteraj lingvoj Anwar al-AwlakiAulaqi - arabe أنور العولقي|, latinliterigo laŭ DMG Anwar al-ʿAwlaqī - estis islamisma aktivisto kaj imamo, kiu havis civitanecojn kaj de Usono kaj de Jemeno. Li naskiĝis la 22-an de aprilo 1971 en Las Cruces, Nov-Meksiko, Usono, kaj mortis la 30-an de septembro 2011 en Jemeno.[1] Oni supozas ke li varbis anojn por la islamisme terorisma organizaĵo Al-Kaido. Lian morton la 30-an de septembro 2011 kaŭzis elaera atako en Jemeno.

La predikoj de li akompanis la aviadilo-kidnapistojn de la 11-a de septembro 2001 samkiel la amokan pafiston de la 5-a de novembro 2009 en usona armea bazo de Fort Hood, Teksaso. Post la amoka murdo de la 5-a de novembro 2009, spuro pri motoro de la ago gvidis al Jemeno. Tie Anŭar al-Aŭlaki vivis ekde la jaro 2002. Antaŭe li estis islama predikanto en moskeo de Falls Church proksime de Vaŝingtono.

En marto 2010 Anŭar al-Aŭlaki alvokis al Ĝihado, do "Sankta Milito" kontraŭ Usono. "Post la daŭra agreso kontraŭ islamanoj" li estus devigata fari tion, li diris. Forte li kritikis islamanojn vivantajn en Usono pri "kunlaboro kun la malamiko".

En majo 2010 li alvokis ĉiujn islamanojn en la usona armeo, mortigi kunsoldatojn kiuj survojas al Irako aŭ Afganio. Kiel modelo li nomis la usonan oficiron Nidal Malik Hasan, kiu en amoka murdo mortigis 13 usonajn soldatojn en Fort Hood. Pro lia alvoko mortigi eksterlandanojn en Jemeno, li la 17-an de januaro 2011 en malĉeesto kondamniĝis pri dek jaroj da mallibereco. Instigo por tiu verdikto estis la jura proceso kontraŭ jemenano, kiu pro murdo de franca kunlaboranto de energia entrepreno kondamniĝis je morto. Tiun jemenanon Anŭar al-Aŭlaki en plurmonata korespondado instigadis murdi eksterlandanojn. Krome oni akuzis lin esti membro de "armita bando". Parenco de li, Othman al-Aŭlaki, pro la samaj akuzoj estis kondamnita je ok jaroj de mallibereco.


Notoj