An Wasserflüssen Babylon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Melodio pri An Wasserflüssen Babylon

An Wasserflüssen Babylon estas la nomo, formita el la komencaj vortoj, de ĥoralo el la reformaciotempo kaj de ĝia melodio. Dum kiam la teksto plejparte eniris forgeson, la melodio estas disvastigita ĝis nun per orgenpecoj kaj kun la teksto de la ĥoralo Ein Lämmlein geht und trägt die Schuld (Evangela kantaro n-o 83) de Paul Gerhardt.

Ĥoralo[redakti | redakti fonton]

La ĥoralo estas tekste proksima parafrazo de psalmo 137. Ĝi aperis unuafoje en 1525 je Strasburgo en la nun perdiĝinta traktaĵo Das dritt theil Straßburger kirchen ampt. La libro enhavis, laŭ la kondiĉigoj de Martin Bucer, krom agendo nur metrikajn psalmojn kiel preĝejaj kantoj. Kiel verkinto de teksto kaj melodio validas orgenisto Wolfgang Dachstein. La kanto baldaŭ estis bone akceptata: En 1531 ĝi aperis en kantaro el Nurenbergo, kaj en 1545 Martin Luther enprenis la kanton en sian kantaron Babstsches Gesangbuch. Ekde tie ĝi estis transprenita komence en preskaŭ ĉiujn germanajn kantarojn. Georg Rhau verkis en 1544 du plurvoĉajn aranĝaĵojn por sia kolekto Neue Deutsche Geistliche Gesänge für die gemeinen Schulen.[1] Miles Coverdale jam frue tradukis ĝin en la anglan.[2]

Orgenmuziko[redakti | redakti fonton]

Kopio far Bach de An Wasserflüssen Babylon de Reincken

La melodio, disvastiĝinta kaj ŝatata en la 17-a jarcento, servis kiel bazo de aro da orgenpecoj. Unu el la plej konataj kaj historie plej gravaj estas ĥoralfantazio de la hamburga orgenisto Johann Adam Reincken. Ĝi ampleksas 320 taktojn; prezentado daŭras ĉ. 19 minutojn. Ĉiu linio de la poemo estas diversmaniere trakomponita, kaj Reincken uzis ĉiujn stilrimedojn de la Nordgermana Orgenskolo. La famo de Reincken instigis junan Johann Sebastian Bach dum sia restado en Lüneburg, viziti lin en 1701 en Hamburgo, por lasi sin eduki far li en la orgenludado. Bach estis treege imponita de la improvizaĵoj far Reincken pri la ĥoralo „An Wasserflüssen Babylon“. Nur en 2005 oni malkovris en Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko propramana kopio de Bach el ĉi tiu tempo de An Wasserflüssen Babylon de Reincken.

Poste, dum sia tempo en Köthen, Johann Sebastian Bach revenis pluan fojon en 1720 al Hamburgo, por kandidatiĝi por la orgenista posteno ĉe St. Jakobi. Lige kun tio lie ludis du horojn sur la orgeno de la preĝejo Sankta Katarina. Laŭ deziro de la aŭskultantoj li onidire improvizis preskaŭ duonan horon pri An Wasserflüssen Babylon, kio instigis la maljunegan Reincken[3] al la laŭdo: Mi pensis, ke ĉi tiu arto estas formortita; mi tamen vidas, ke ĝi ankoraŭ vivas en vi.[4]

Ligo de ĉi tiu vizito kun la propra versio de Bach pri la ĥoralo, la tria el la dek ok ĥoraloj (BWV 653), pli malfrue estis supozata en la esploro pri Bach, sed nun estas plie pridubata.[5] Origine kvinvoĉa kaj per duvoĉa pedalludo, Bach aliverkis ĝin verŝajne jam en Vajmaro al pli facile ludebla kvarvoĉa versio. Ĉi tiun version li denove revidis kaj amplesigis ĝin per ses taktoj kun denova ekiro de la unua ĥorallinio por la publikigo.[6] Ĥorversio troviĝas en la Kvarvoĉaj ĥoralkomponaĵoj (BWV 267).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elke Axmacher/Michael Fischer: Ein Lämmlein geht und trägt die Schuld, En: Liederkunde zum Evangelischen Gesangbuch, kajero 5, Göttingen: eldonejo Vandenhoeck & Ruprecht 2002, ISBN 3-525-50326-1, paĝoj 60-70, pri la melodio paĝoj 69-70
  • Eduard Emil Koch: Geschichte des Kirchenlieds und Kirchengesangs der christlichen, insbesondere der deutschen evangelischen Kirche. volumo 8: Zweiter Haupttheil: Die Lieder und Weisen. 3-a eldono, reprilaborita fare de Richard Laŭmann. Stuttgart: eldonejo Belser 1876 (Digitalisat), paĝoj 526-528

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Fischer (vidu la literaturan liston), paĝo 70
  2. Charles Sanford Terry: Bach’s Chorals. Part III: The Hymns and Hymn Melodies of the Organ Works. Volumo 3.
  3. en la raprotoj li estas priskribita kiel preskaŭ centjara; tio tamen baziĝas sur prezentado de la naskiĝjaro ĉe Johann Mattheson, kiu intertempe montriĝis misa; fakte Reincken estis 77 jarojn aĝa.
  4. Bach-Dokumente, eldonita de la institucio Bach-Archiv Leipzig, volumo 3, Leipzig 1972, paĝo 84.
  5. Martin Geck: Bach. Leben un Werk. Reinbek: Rowohlt 2000, ISBN 3-498-02483-3, S. 555
  6. Konrad Küster (eld.) Bach-Handbuch. Kassel: Bärenreiter/Metzler 1999 ISBN 3-7618-2000-3, paĝo 576.