Ana Ivanović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ana Ivanović
tenisisto • modelo
teniso
unuopa teniso
Nomo Ana Ivanović
Naskiĝo la 6-an de novembro 1987 en Beogrado,  Serbio
Alto 184 cm
Pezo 69 kg
Medaloj
vdr


Ana Ivanović (n. Beogrado, 6-a de novembro 1987) estas profesia tenisistino el Serbio.

Ana Ivanović estas dekstramana kaj ludas per duoblamana mandorsa bato. Ŝi havas tre fortan manplatan baton kaj solidan serviron.

Ivanović komencis tenisi je aĝo de kvin jaroj post kiam ŝi spektis la sporton por la unua fojo je la televido. Ŝi tiel entuziasmiĝis por la ludo ke ŝi petis la gepatrojn kunpreni ŝin al la loka tenisklubo, post kiam ŝi ricevis malgrandan rakedon por ŝia naskiĝtago. Ŝia granda ekzemplo estis ŝia tiama samlandanino Monica Seles.

Ana atingis en 2004 la finalon de Wimbledon kiel junula ludantino. Ŝi malgajnis la finalon de la ukraina Kateryna Bondarenko per 4-6 7-6 2-6. Post tio ŝi transiris al la profesia ludado, kie ŝi en mallonga tempo elkreskis al monda pintulino.

Ŝia internacia debuto okazis en 2003. En 2004 ŝi jam gajnis kvar ITF finalojn.

Ekde la 28-a de januaro 2008 Ana Ivanovic estas la numero 2 sur la monda ranglisto.

Ana Ivanović (Stuttgart 2010)
Ana Ivanović