Ana de Mendoza de la Cerda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ana de Mendoza de la Cerda
La princesa de Éboli.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1540 (1540-06-29)
en Cifuentes
Morto 2-an de februaro 1592 (1592-02-02) (51-jara)
en Pastrana
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Diego Hurtado de Mendoza y de la Cerda
Edz(in)o Ruy Gómez de Silva
Infano Ana Gómez de Silva y de Mendoza
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr

Ana de Mendoza de la Cerda y de Silva y Álvarez de Toledo (Cifuentes, 29-a de junio 1540 - Pastrana, 2-a de februaro 1592) estis hispana nobelino kiu havis la titolojn de 2a dukino de Francavilla, 2a princino de Mélito, 2a grafino de Aliano kaj 2a markizino de Algecilla pro propra juro; same kiel princino de Éboli, dukino de Estremera, dukino de Pastrana kaj markizino de Diano, pro sia geedzeco kun Ruy Gómez de Silva, portugala nobelo kaj favoratulo de la reĝo Filipo la 2-a, pro kio ŝi estis konata populare kiel la Princino de Éboli.

Duka Palaco de Pastrana, loko de enfermo de la princino vidvino de Éboli.

Ana postulis kun sia edzo du konventojn de la religia ordeno de Senŝuaj Karmelanoj en Pastrana. Ŝi malhelpis la demarŝojn ĉar ŝi deziris ke oni konstruu ilin laŭ ŝia volo, kio okazigis nombrajn konfliktojn kun monaĥinoj, monaĥoj kaj ĉefe kun Teresa de Jesús, fondintino de las Senŝuaj Karmelaninoj. Ruy Gómez de Silva pacigis, sed kiam li mortiĝis revenis la problemoj, ĉar la princino volis iĝis monaĥino kun ĉiuj siaj servistinoj. Tio estis akceptita nevole de Teresa de Jesús kaj oni metis ŝin en malkomforta ĉelo. Tuj ŝi laciĝis kaj apartiĝis al domo ĉe la ĝardeno de la konvento kun siaj servistinoj. Tiue ŝi havis ŝrankojn por siaj vestoj kaj juveloj, krom rektan komunikon kun la strato kaj povis eliri laŭvole. Antaŭ tio, laŭ ordono de Teresa, ĉiuj monaĥinoj eliris el la konvento kaj abandonis Pastrana, lasante sola Ana. Tiu revenis denove al sia palaco de Madrido, post publikgi falsitan biografion de Teresa, kio okazigis la intervenon de la Inkvizicio, kiu malpermesis la verkon dum dek jaroj.

Danke al la situo de Ana de Mendoza en la hispana kortego, ŝi havis rilaton kun la tiam princo kaj poste reĝo Filipo la 2-a, kio donis tialojn por esti katalogita kiel amatino de la reĝo, ĉefe dum la geedzeco de tiu kun la junulino Isabel de Valois, kies amikino ŝi estis.

Pli certe ŝajnas ke, post vidniniĝo, en 1573, ŝi havis rilaton kun Antonio Pérez, sekretario de la reĝo. Antonio estis samaĝa kaj oni dubas ĉu temis pri ama aŭ politika afero aŭ simple ŝerĉo de apogo kiu mankis al ŝi post la morto de ŝia edzo. Tiuj rilatoj estis malkovritaj de Juan de Escobedo, sekretario de Juan de Austria, la eksteredzeca filo de la reĝo Karlo la 5-a, kiu krome havis kontaktojn kun la ribelulojn de la Hispana Flandrio. Antonio Pérez, time ke li malkovru la sekreton, denuncis lin antaŭ la reĝo pri grava politikaj manovroj kaj Escobedo aperis murdita, pri kio la publika opinio kulpigis Pérez; sed pasis unu jaro ĝis la reĝo ordonis lian areston.

Pri la vivo de la princino oni fairs multajn filmojn.