Analiza lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Analiza lingvo estas lingvo kiu organizas vortojn kaj gramatikon per strikta vortordo anstataŭ fleksioj (ekz. deklinacio, konjugacio), aŭ vortfinaĵoj kiuj montras gramatikon. Ekzemploj de analizaj lingvoj inkluzivas la lingvojn ĉinan, anglan, vjetnamanan, tajan, khmeran kaj laŭan.

Analiza lingvo estas lingvo, en kiu plej multaj, se ne ĉiuj, morfemoj en gramatiko agas kiel sendependaj vortoj. Analizaj lingvoj havas malmultajn aŭ neniujn deklinaciojn kaj konjugaciojn, aŭ - alivorte - malmultajn aŭ neniujn vortajn paradigmojn. Konceptoj kiel ekzemple aglutineco, deklinacio kaj fleksio do havas malmultan signifon por priskribi la strukturon de analizaj lingvoj. Ĉi tiuj lingvoj ankaŭ vaste uzas helpverbojn anstataŭ gramatikajn modojn kaj proklizojn.

En lingvoj kiel la latina aŭ Esperanto aliflanke, oni povas remeti nomojn sen ŝanĝi la signifon: la nomo Anjo fariĝas en la akuzativo Anjon. Se vi diras "Anjo vidas Ĝiorĝion" kaj "Ĝiorĝion vidas Anjo", la du frazoj signifas ekzakte la samon. Ĉi tie la funkcio de Ĝiorĝio ne estas esprimata per la vortordo sed per la akuzativo, kiu ĉi-okaze esprimas la funkcion de rekta objekto.

Aglutinaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Aglutinaj lingvoj ne tute estas izolaj (vidu sube), sed estas ĝenerale konsiderataj analizaj. Ĉi tiuj lingvoj havas iom da fleksio kaj konjugacio, sed por morfemo preskaŭ neniam pli ol po unu aspekto de signifo estas samtempe esprimata. Ekzemploj de aglutinaj lingvoj estas la turka, la finna, la korea kaj la japana.

Deklinacio[redakti | redakti fonton]

Substantivoj kaj artikoloj preskaŭ ne konas deklinaciojn en aglutinaj lingvoj, plej ofte nur por indiki la opozicion singularo/pluralo. La skandinaviaj lingvoj (dana, sveda, norvega ekzemple) eĉ pli puŝas al unuformeco: ĉiuj personaj formoj egalas ĉi tie, sendepende de la persono, ekzemple jag kommer, du kommer, vi kommer en la sveda. Tamen ankŭ la sveda daŭre estas aglutina kaj ne izola lingvo (vidu ĉi-sube), ĉar ĝi havas kaj genitivon kaj singularon / pluralon.

Rilataj konceptoj[redakti | redakti fonton]

La plej ekstrema tipo de analiza lingvo estas izola lingvo, ekzemple la ĉina.

La malo de analiza lingvo estas sinteza lingvo, ekzemple la latina.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]