Analogia malŝalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Analogia malŝalto estas la nomo per kiu oni konas la finon de la elsendoj analogaj de la televidaj kanaloj.

En Eŭropo, la Eŭropa komisiono proponis majon de 2005 kiel rekomendita dato kaj la jaro 2012 kiel limdato por ĉiuj landoj. Post kompletigo de la Analogia malŝalto, nepras disponi de televidilo kun cifereca sintonigilo, aŭ uzi sintonigilon TDT (aŭ DVB-T) eksterna, kiu malĉifru la ciferecan ricevitaĵon kaj sendu ĝin al televidilo, por povi vidi la televidelsendon.

Analogia malŝalto laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

Kompleta transiro[redakti | redakti fonton]

Hispanlingva avertilo montrita post la Analogia malŝalto.
  •  Usono: Oni decidis, ke ĉiuj elsendoj estu ciferecaj antaŭ la mardo 17a de februaro de 2009. Oni realigis modifon kiu markis limdaton vendrede 12a de junio de 2009 por la finigo de analogiaj elsendoj, kio definitiviĝis sabate 13a de junio samjare. Estis la unua lando ekster Eŭropo kiu pasis al la televido cifereca.
  • Insulo Mankso: Kompletigis la analogian malŝalton ĵaŭde 16a de julio de 2009.[3]
  •  Danio: (Dimanĉe, 1a de novembro de 2009). La analogia servo estis malkonektataj meznokte tiutage.
  •  Norvegio: (Marde, 1a de decembro de 2009). La analogia servo komencis malkonekti marte de 2008.
  •  Kimrio: (Merkrede, 31a de marto de 2010).
  •  Hispanio: (Vendrede, 2a de aprilo de 2010). La analogia malŝalto komencis unuafoje en Fonsagrada sabate la 5a de aprilo de 2008, kaj kompletiĝis aprile de 2010.
  •  Latvio: (Marde, 1a de junio de 2010). La analogia malŝalto fariĝis en junio.
  •  Estonio: (Ĵaŭde, 1a de julio de 2010). La analogia malŝalto finis en julio.
  •  Kroatio: (Marde, 5a de oktobro de 2010). La analogiaj elsendoj finis kaj iĝis ciferecaj.
  •  Slovenio: (Merkrede, 1a de decembro de 2010). La analogia malŝalto realiĝis komplete la unuan tagon de decembro.
Japanio avertilo montrita post la Analogia malŝalto.
  •  Japanio: (Dimanĉe, 24a de julio de 2011)

Notoj[redakti | redakti fonton]