Anarĥopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anarĥopedio estas enciklopedio pri la historio kaj la teorioj de anarkiismo kaj de la sociaj movadoj ĝenerale. Anarĥopedio sin difinas projekto “pri la evoluigo de enciklopedio plurlingva, por klarigi teoriojn kaj praktikojn de la anarkia movado, sed ankaŭ por proponi sin kiel anarkian laŭiron de rekta agado”. Oni priskribas ĝin kiel “la unuan anarkian vikian enciklopedion”.

Ekde 2009 estas eble skribi novajn artikolojn, se oni estas registrita uzanto, dume estas eble skribi kaj redakti ekzistantajn artikolojn ankaŭ sen registriĝo. Registritaj uzantoj, krom skribi kaj krei paĝojn, povas protekti kaj forigi paĝojn. Administrantoj povas ankaŭ bloki uzantojn kaj ŝanĝi la nomon de artikoloj.

Anarĥopedio estas administrata per memmastrumado kaj per la serĉado de la konsento el la uzantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]