Anarki-feminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oni ofte uzas purpur-nigran flagon por reprezenti anarki-feminismon.

Anarki-feminismo kombinas anarkiismon kaj feminismon. Ĝi ĝenerale vidas patriarkecon kiel manifestaĵo de nevolonta hierarĥio. Anarki-feministoj kredas, ke la lukto kontraŭ patriarkeco estas esenca parto de la klasbatalo, kaj de la anarkiisma lukto kontraŭ la ŝtato. Esence, la filozofio vidas anarkiisman luktadon kiel necesa ero de feminisma luktado, kaj renverse. Laŭ Susan Brown, "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma". Anarki-feminismo aperas en individuisma kaj sociala formoj, kun pli da individuistoj en Usono, kaj pli da socialaj anarkiistoj en Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Emma Goldman, ofte konsiderita la fondinto de la anarki-feminismo.

Anarki-feminismon inspiris aŭtoro kaj teoriantoj de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kiel la anarki-feministinoj Emma Goldman, Voltairine de Cleyre kaj Lucy Parsons. Dum la Hispana Enlanda Milito anarki-feminista grupo Mujeres Libres (Liberaj Virinoj) organiziĝis por defendi kaj anarkiismajn, kaj feminismajn ideojn.

Anarki-feministoj kritikas la vidojn de iuj el la tradiciaj anarkiistaj teoriantoj kiel Pierre-Joseph ProudhonMiĥail Bakunin, ĉar tiuj ĉi vidis patriarkecon kiel malgrava problemo integra nur al kapitalismo, kiu malaperus kun ĝi. Kelkaj eĉ subtenis patriarkecon. Proudhon, ekzemple, vidis la familion kiel la plej baza unuo de socio kaj sia moraleco, kaj pensis ke virinoj havis respondecon plenigi tradician rolon en ĝi.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Grava parto de anarki-feminismo estas ĝia kontraŭo al tradiciaj konceptoj de la familio, edukado, kaj sociaj seksroloj. La institucio de geedzeco estas unu el tiuj plej ofte atakitaj. De Cleyre argumentis, ke geedzeco malrapidigis individuan kreskadon, kaj Goldman argumentis ke ĝi "estas precipe ekonomika aranĝo... [virino] pagas por ĝi per sia nomo, sia privateco, sia sinrespekto, sia vivo mem". Anarki-feministoj ankaŭ porpledis nehierarĥian familion kaj edukajn strukturojn, kaj ĝi grave rolis en la kreo de la Moderna Lernejo en Novjorko, bazita sur la ideoj de Francesc Ferrer i Guàrdia.