Anarki-kolektivismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atentu: ne konfuzu anarki-kolektivismon kaj socialan anarkiismon, pli ampleksan skolon kiu foje samnomiĝas.
Anarki-kolektivismo
flago
anarkiisma pensoskolo
anarkiismo
Fondinto(j) Miĥail Bakunin vd
vdr

Anarki-kolektivismo (ankaŭ nomita kolektivisma anarkiismo) estas revolucia anarkiisma doktrino, estrita de Miĥail Bakunin, kiu porlpledis la abolicion de la ŝtato kaj de privata posedo de la produktadrimedoj, kun la produktadrimedoj posedataj kolektive, kaj regataj de la produktantoj mem. Anarki-kolektivismo proponas, ke la kolektivigo de la produktadrimedoj estu iniciatita de malgranda, centrigita elita grupo per perfortaj agoj, kiuj inspirus la laboristojn al revolucio kaj perforte kolektivigi la produktadrimedojn; la Internaca Socialdemokrata Alianco estis fondita en 1868 por plenumi ĉi tiun celon. Post la kolektivigo, laboristoj estus pagataj en demokrataj organizoj laŭ la kvanto da horoj, kiun ili kontribuus al la produktado. Ili tiam uzus la salajrojn por aĉeti varojn en komunuma merkato. Ĉi tiu ismo kontrastas kun anarki-komunismo, kiu celas forigi salajron kaj monon, kaj en kiu individuoj prenus varojn libere kaj senpage el varejo "al ĉiu laŭ sia bezono", dum kiam anarki-kolektivismo lasas ĉiun komunumon decidi ĉu kaj kiam forigi ilin.[1] Tiel, la "Kolektivisma anarkiismo" de Bakunin vere estas miksaĵo de individuismo kaj kolektivismo. Anarki-kolektivismo estas ofte ligita ne nur al Baĥunin, sed ankaŭ al la kontraŭaŭtoritatismaj sekcioj de la 1-a Internacio, kaj al la frua hispana anarkiista movado. Anarchist FAQ komparas kaj kontrastas anarki-kolektivismon kaj anarki-komunismon tiel ĉi:[1]

La ĉefa malsamo inter kolektivistoj kaj komunistoj estas la demando pri "mono" post revolucio. Anarki-komunistoj konsideras la abolicion de mono nepra, dum anarki-kolektivistoj konsideras la finon de privata posedo de la produktadrimedoj kiel la plej grava afero. Kiel notis Kropotkin, "[kolektivisma anarkiismo] esprim[as] staton en kiu ĉiuj necesaĵoj por produktado estas posedataj komune de la laboristaj krupoj, kaj de la liberaj komunejoj, dum la manieroj de rekompenco [t.e. disdonado] de laboro, komunista aŭ ne, estus prikonsentita de ĉiu grupo por si mem." Tiel, dum komunismo kaj kolektivismo ambaŭ organizas produktadon komune per produktantaj asocioj, ili malsamas pri kiel oni disdonu la varojn. Komunismo estas bazita sur libera konsomado por ĉiu, dum kolektivismo pli verŝajne estas bazita sur vardisdonado laŭ la kvanto da laboro kontribuita. Tamen, la plimulto da anarki-kolektivistoj pensas ke, iom post iom, dum produktado pligrandiĝas kaj la komunumsenco plifortiĝas, mono malaperos.

La anarki-kolektivistoj unue uzis la vorton "kolektivismo" por distingi sin de la reciprokistaj sekvantoj de Proudhon kaj de la ŝtatsocialistoj de Karl Marx. Pro la nomo de libereco, Bakunin skribis, "ni ĉiam protestos kontraŭ io ajn, kiu iel ajn aspektas kiel komunismo aŭ ŝtatsocialismo," kiujn li konsideris defundamente aŭtoritatismaj ("Federismo, Socialismo, kaj Kontraŭteologismo," 1867).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The Anarchist FAQ Editorial Collective (2009-06-18). A.3.2 Are there different types of social anarchism? (angle). An Anarchist FAQ. Alirita 2017-11-27.