Anarki-sindikatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ofte uzata flago de anarki-sindikatismo.

Anarki-sindikatismoanarĥi-sindikatismo estas skolo de anarkiismo kiu koncentras pri la laborista movado. Tiu politika filozofio celas uzi la laborsindikatojn kiel fortojn por revolucia socia ŝanĝo kaj por anstataŭigi la kapitalismon kaj la staton kun nova socia ordo sen devigado aŭ subpremo.

Ĝi provas abolicii la sistemon de privata proprieto kaj produktado, kaj klasdividojn kaŭzitajn de tiu ekonomika sistemo. La baza ero de la teoria anarkisindikatista socio estas libere organizita asocio de laboristaj personoj, memadministrata kaj demokratia.

Nuntempe, la anarkisindikatismo restas populara kaj aktiva skolo de anarkismo, kaj havas multajn subtenantojn kaj ankaŭ multajn aktuale aktivajn organizojn. Multaj nuntempaj anarkiistoj argumentas ke Anarki-sindikatismo estas pli anarkista organiza strukturo ol ekonomia sistemo per si mem. La anarkisindikatista penso, kiel la anarkiista, proponas alternativojn al diversaj tipoj de povhierarkioj: kapitalismo, patriarkiismo, ktp.

Eksteraj ligiloj

  • KIO ESTAS LA ANARKI-SINDIKATISMO ? [1]
  • KIO ESTAS CNT ? [2]
  • INFORMA BULTENO [3]

Vidu ankaŭ