Anarkiismo en Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Anarkiismo estas la politika filozofio kiu proponas socion bazita sur la libereco kaj la ekonomia egaleco. Por tio ĝi malakceptas la neceson de ŝtato aŭ eĉ de ajna publika povo kiu regu sur la personoj. Sub formulo tiom simpla, malmultaj doktrinoj aŭ movadoj montris tiom grandan varion de teorioj kaj agadoj, kiuj ne ĉiam estis bone komprenitaj de la publika opinio. Historie ties celo estas la socia ŝanĝo al futura libera socio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la hispana teritorio historie la anarkiismo ricevis grandan apogon kaj influon komparite kun similaj landoj. Jam ekde la epoko de la Unua Respubliko (1873-1874) la organizoj influitaj de la anarkiismo estis inter la plej povaj de la lando.[1] Estis kelkaj variaĵoj de anarkiismo en Hispanio: eksproprietiga anarkiismo en diversaj periodoj, la kamparana anarkiismo en la kamparo de Andaluzio; urba anarkosindikatismo en Katalunio, partikulare ĉe ties ĉefurbo Barcelono; kaj kio estas foje nomata "pura" anarkiismo en aliaj urboj kiaj Zaragozo. Tamen, tiuj tendencoj estis komplementaj, kaj kunhavis grandan kvanton de ideologiaj similecoj.

Jam frue, la sukceso de la anarkiisma movado estis sporada. Anarkiistoj organizis strikon kaj aliaj laboristoj sekvis. Kutime la subpremado fare de polico malpliigis la nombrojn, sed samtempe ĝi radikaligis multajn aliajn strikantojn. Tiu ciklo kondukis al epoko de reciproka perforto inter laboristoj kaj anarkiistoj unuflanke kaj terposedantoj kaj policanoj aliflanke ĉe la komenco de la 20a jarcento, en kiu armitaj anarkiistoj kaj pistoleros (pafuloj), nome armitaj homoj je la konto de entreprenistoj okazigis socipolitikajn murdojn.[2]

Jam ene de la 20a jarcento, tia perfortemo malpliiĝis, kaj la movado akceliĝis kiam la iama anarkiisma influo ripetiĝis inter 1918 kaj 1919, kaj liberecana organizo sindikatisma fundamentita sur anarkiismaj principoj, nome la Confederación Nacional del Trabajo (CNT), sukcesis naskiĝi kaj grupigi centojn de miloj da laboristoj.[3] Ĝeneralaj strikoj oftiĝis, kaj grandaj partoj de la hispana laborista klaso adoptis anarkiismajn ideojn, ofte pro la propagando farita de vagantaj anarkiistoj kiuj veturis al la plej diversaj kaj apartaj lokoj.[4] Aperis ankaŭ malgranda movado de individuisma anarkiismo bazita sur publikaĵoj kiaj Iniciales kaj La Revista Blanca.[5] La Federación Anarquista Ibérica (FAI, Iberia Anarkiisma Federacio) estis kreita kiel pure anarkiisma asocio, kun la intenco propagandi anarkiismon kaj teni la CNT ligata al la principoj de anarkiismo.

Dum la Dua Respubliko kaj la enlanda milito de 1936 anarkiismo vivis siajn plej gravajn jarojn, ĉar elstaris ties partopreno en la nomata Hispana Revolucio de 1936, kiu okazis post la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 fare de la Armeo de Hispanio. Tiu socia revolucio estis unu el malmultaj epizodoj historiaj en kiuj la anarkiisma pensaro pri socia organizado estis praktikitaj je granda skalo en la mondo, kiam bienoj, servoj kaj fabrikoj estis kolektivigitaj kaj kontrolitaj de laboristoj.[6] Tiuj sociaj ŝanĝoj finiĝis unue pro la agado de la komunistoj kiuj detruis ilin kaj finfine en 1939 pro la venko de la armeo de Francisco Franco, kiu ordonis ekzekutojn de miloj da anarikistoj inter aliaj supozitaj apoziciantoj. Rezistado neniam malaperis entute, kaj luktistoj rezistis en gerilo kaj sabotado post la milito ĉefe en Katalunio, kaj faris eĉ kelkajn klopodojn kontraŭ la vivo de la diktatoro.

En 1977, dum la Hispana transiro al demokratio, la anarkiismo pluiĝis dum mallonge politika, kultura kaj socia propono de homamasoj. La heredo de anarkiismo restas grava ĝis nun, partikulare por anarkiistoj kiuj konsideras la iamajn atingojn kiel historia montro de la valideco de anarkiismo. Krome estas temo de pristudo kiamaniere multaj el la principoj postulitaj de anarkiismo pluestas gravaj en la nuntempaj sociaj luktoj, kiaj lukto por pli bonaj labrokondiĉoj, libereco, kontraŭkorupteco, socia egaleco, kolektivigo, luktemo ktp.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Becarud kaj Gilles Lapouge, Los anarquistas españoles, Laia, Barcelona, 1977, Los orígenes, paĝoj 11-27, kaj Nacimiento de la Idea, paĝoj 29-43.
  2. Jean Becarud kaj Gilles Lapouge, paĝoj 91-107.
  3. Jean Becarud kaj Gilles Lapouge, paĝoj 73-90.
  4. Jean Becarud kaj Gilles Lapouge, paĝo 53.
  5. El anarquismo individualista en España. de Xavier Diez
  6. Jean Becarud kaj Gilles Lapouge, paĝoj 125-134.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean Becarud kaj Gilles Lapouge, Los anarquistas españoles, Laia, Barcelona, 1977.