Anarkiismo kaj edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anarkiismo havis deĉiame specialan intereson pri la afero de edukado el la verkoj de William Godwin[1] kaj Max Stirner[2] antaŭen.

Ampleksa diverseco de temoj rilataj al la edukado akiris la atenton de anarkiismaj teoriuloj kaj aktivuloj. Ili estas la rolo de edukado en socia kontrolo kaj sociigo, la rajtoj kaj liberecoj de junuloj kaj infanoj ene de edukaj kuntekstoj, la malegalecoj kuraĝigitaj de nuntempaj eduksistemoj, la influo de ŝtataj kaj religiaj ideologioj en la edukado de personoj, la divido inter socia kaj permana laboro kaj ties rilato kun edukado, seksa edukado kaj artedukado.

Variaj alternativoj al nuntempaj ĉefaj eduksistemoj kaj ties problemoj estis proponitaj de anarkiistoj kiuj iris el alternativaj sistemoj kaj medioj, al memedukado, defendo de junulaj kaj infanaj rajtoj, kaj aktivado pere de libera penso.

Fruaj anarkiistaj idearoj pri edukado[redakti | redakti fonton]

William Godwin[redakti | redakti fonton]

William Godwin

Por la angla klerisma anarkiisto William Godwin edukado estis "la ĉefa rimedo per kiu oni povas atingi ŝanĝon."[3] Godwin vidis ke la ĉefa celo de edukado estu la atingo de feliĉo.[3] Por Godwin edukado devus havi "respekton por la infana aŭtonomeco kio formetas ajnan formon de bridado," "pedagogion kiu respektu tion kaj serĉu konstrui la propran motivadon kaj iniciatojn de la infano," kaj "koncernon pri la infana kapablo rezisti ideologion transmititan tra la lernejo."[3] En sia verko Enquiry Concerning Political Justice li kritikas la ŝtatpatronitan lernejosistemon "pro la konto de ties evidenta alianco kun la nacia registaro".[4][5] Por li la ŝtato "ne malsukcesos uzi ĝin plr plifortigi siajn manojn, kaj porĉiamigi siajn instituciojn.".[5] Li pensis ke "ne veras ke nia junularo devas esti instruata por adori la constitucion, tamen elstara; ili estu instruata por adori la veron; kaj la konstitucion nur tiom for laŭ ĝi korespondas kun siaj sendependaj deduktoj de vero.".[5] Longa laboro konsiderinda pri la temo de edukado estas The Enquirer. Reflections On Education, Manners, And Literature. In A Series Of Essays.[6]

Max Stirner[redakti | redakti fonton]

Max Stirner.

Max Stirner estis germana filozofo ligita ĉefe kun la anarkiisma pensoskolo konata kiel individuisma anarkiismo kiu laboris kiel instruisto en gimnazio por junulinoj.[7] Li ekzamenis la temon de edukado en 1842 per longa eseo nome The False Principle of our Education. En ĝi Stirner nomigas sian edukan principon "personalisma" klarigante ke memkompreno konsistas en ĉiuhore mem-kreado. Edukado por li estas krei "liberajn homojn, suverenajn karakterojn" laŭ kio li celas "eternajn karakterojn ... kiuj estas tiele eternalaj ĉar ili formiĝas ĉiumomente".[8]

En tiu eseo "ni konstatas lian persistan klopodon al celo de individua mem-konscio kaj lian insiston pri la centro de ĉio ĉirkaŭ la individua personeco."[2] Laŭ Stirner "en edukado, ĉio el la donita materialo havas valoron nur tiel ke la infanoj lernu fari ion per ĝi, uzi ĝin".[2] En tiu eseo li traktas la debatojn inter realismaj kaj humanismaj edukaj komentistoj kaj vidas ke ambaŭ "estas koncernataj kun la lernanto kiel objekto, iu sur kiu oni agu pli ol iu kuraĝigita por moviĝi al subjektivaj mem-realigado kaj liberigo" kaj vidas ke "kono kiu nur ŝarĝas min kiel apartenaĵo kaj posedo, anstataŭ esti iranta kun mi komplete keil liber-moviĝanta mio, ne superŝutita per pezaj posedoj, pasas tra la mondo kun freŝa spirito, kiel tia kono, kio ne iĝis persona, havigas povran preparon por vivo.".[2]

Li konkludas tiun eseon dirante ke "la necesa malpliiĝo de la nevolonta lernado kaj la plialtiĝo de la memcertigita volo kiu perfektigas sin mem en la glora sunlumo de la libera persono povas estis esprimita iome jene: kono devas mortiĝi kaj releviĝi kiel volo kaj kreiĝi nove ĉiun tagon kiel libera persono.".[9] Stirner tiele vidis ke edukado "devas esti vivo kaj tie, same kiel ekster ĝi, la mem-deklaro de tio individua devas esti la tasko."[9] Por li "pedagogio ne iru al ajna civilizigo, sed al la disvolvigo de liberaj homoj, suverenaj karakteroj".[9]

Josiah Warren[redakti | redakti fonton]

Josiah Warren.

Josiah Warren estas amplekse konsiderata kiel la unua usona anarkiisto.[10] Li antaŭenigis alternativajn edukspertojn en la liberecanaj komunumojn kiujn li establis. "Kie utopiaj projektistoj starte kun Platono entreprenis la ideon krei idealan specioj pere de eŭgeniko kaj edukado kaj serio de universale validaj institucioj enplantintaj kunhavatajn identecojn, Warren volis dissolvi tiajn identecojn en solvo de individua mem-suvereneco. Liaj edukaj eksperimentoj, por ekzemplo, eble sub la influo de la... svisa edukteoriulo Johann Heinrich Pestalozzi (tra Robert Owen), emfazis - kiel oni esperu - la aliron al la sendependeco kaj la konscio de individuaj infanoj, ne la alairon al antaŭviditaj valoroj.[11]"

La klasikoj kaj fino de la 19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Miĥail Bakunino[redakti | redakti fonton]

En "Egala oportuneco en edukado"[12] la rusa anarkiisto Miĥail Bakunin denuncis tion kion li vidis kiel la sociaajn malegalecojn kaŭzitajn de la nuntempaj eduksistemoj. Li aliris al tiu temo tiele "ĉu estos fareble por la laboristaj amasoj koni la kompletan emancipiĝon dum la edukado disponebla al tiuj amasoj pluestas malsupra al tiu donita al la burĝoj, aŭ, en pli ĝeneralaj terminoj, dum ekzistos ajna klaso, ĉu nombra aŭ alimaniere, kiu, pro virto de nasko, estas rajtigita al supera edukado kaj al pli kompleta instruado? Ĉu la demando ne respondiĝas per si mem?..."[12]

Li denuncis ankaŭ ke "Sekve dum kelkaj studas aliaj devas labori por ke ili povas produkti tion kion ili bezonas por vivi — ne ĝuste produktante por siaj propraj necesoj, sed ankaŭ por tiuj homoj kiuj dediĉas sin ekskluzive al intelektaj celoj."[12] Kiel solvo al tio Bakunin proponis ke "Nia respondo al tio estas simpla: ĉiu devas labori kaj ĉiu devas ricevi edukadon... por konto de laboro tiom multe kiom pof konto de la scienco, ne devas esti plu tiu divido inter laboristoj kaj fakuloj kaj tiele devas esti nur homoj. "[12]

Miĥail Bakunin.

Bakunin vidis en la rilato inter infanoj kaj gepatroj pinte al la edukaj aspektoj de ili kaj tiele li argumentis ke: "Ni ne postulas ke la infano estu traktata kiel plenkreskulo, ke ĉiuj liaj kapricoj estu respektataj, ke kiam lia infaneco obstine malakceptos la elementajn regulojn de scienco kaj komuna senso ni devus eviti fari lin snti ke li malpravas. Ni diras, male, ke la infano devas esti trejnata kaj gvidata, sed ke la direkto de liaj unuaj jaroj devas esti ne eksklude plenumita de liaj gepatroj, kiuj estas ĉiuj tro ofte malkompetenta kaj kiuj ĝenerale misuzas sian aŭtoritaton. La celo de edukado estas disvolvigi la latentajn kapablojn de la infano al la plej plena ebla etendo kaj ebligi lin zorgi sin mem tiom rapide kiom eble... Estas pene evidente ke aŭtoritatismo estas neakordigebla kun klerisma sistemo de edukado. Se la rilatoj de patro al filo ne estas plu tiuj de majstro al sklavo sed tiuj de instruisto al studento, de pli aĝa al multe pli juna amiko, ĉu vi pensas ke la reciproka amo de patroj kaj filoj estus tiele malpliigita? Male, kiam intimaj rilatoj de tiuj specoj ĉesas, ĉu komencos malkonsentoj tiom karakteraj de modernaj familioj? Ĉu la familio ne estas disiĝante en pli nerepacigeblaj kontraŭstaroj multe pro la tiraneco ekzercita de gepatroj super iliaj filoj? ... Neniu povas tiele ĝuste postuli ke libera kaj regenerita socio detruos la familion. En tia socio la patro, la patrino, kaj la filoj lernos ami unu la alian kaj respekti siajn reciprokajn rajtojn; samtempe ties amo estos pliriĉigita dum ĝi transcendas la mallarĝajn limojn de la familia amo, tiele atingante pli larĝan kaj pli noblan amon: nome la amo de la granda homa familio... Nune, gepatroj ne nur eltenas siajn infanojn [t.e. havigo de manĝo, vestoj ktp.] sed ankaŭ superrigardas sian edukadon. Tio estas kutimo bazita sur falsa principo, nome principo kiu konsideras la infanojn kiel persona posedaĵo de la gepatroj. La infano apartenas al neniu, li apartenas nur al si mem; kaj dum la periodo kiam li ne estas kapabla protekti sin mem kaj estas tiele eksponita al espluatado, estas la socio kio devas protekti lin kaj garantii lian liberan disvolvigon. Estas socio kio devas elteni lin kaj superrigardi lian edukadon. Eltenante lin kaj pagante por lia edukado la socio estas farante nur antaŭeniron ‘pruntita’ kion la infano repagos kiam li mem iĝis plenkreskulo."[13]

Petro Kropotkino[redakti | redakti fonton]

Petro Kropotkino.

La rusa teoriulo de anarki-komunismo nome Petro Kropotkino sugestis en "Cerba laboro kaj mana laboro" ke "La amasoj de laboristoj ne ricevas pli sciencan edukadon ol siaj geavoj; sed male ili estis senigitaj el la edukado de eĉ la plej malgranda ateliero, dum ties geknaboj estas kondukitaj al minejo, aŭ fabriko, el la aĝo de dektri, kaj ili tuj forgesas tion malmultan kion ili povus esti lerninta lerneje. Ĉe sciencistoj, ili malakceptas manan laboron."[14][15] Pro tio laŭ Kropotkino "Ni tute agnoskas la neceson de specialigo de konaro, sed ni tenas ke speciigo devas sekvi al ĝenerala edukado, kaj ke ĝenerala edukado devas esti donata same en scienco kiom en manfarado. Al la divido de socio en cerbolaboristoj kaj manlaboristoj ni kontraŭstarigas la kombinadon de ambaŭ tipoj de aktivecoj; kaj anstataŭ `teknika edukado,' kio aspektas la retenon de la nuntempa divido inter cerba laboro kaj mana laboro, ni defendas la éducation intégrale, aŭ kompletan edukadon, kio signifas la malaperon de tiu damaĝa distingo."[15]

Komenco de la 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Leo Tolstoj[redakti | redakti fonton]

Leo Tolstoj, influa kristana anarkiisto kaj anarki-pacisma teoriulo.

La rusa kristana anarkiisto kaj fama romanisto Leo Tolstoj establis lernejon por kamparanaj ifanoj en sia bieno.[16] Tolstoj revenis al Jasnaja Poljana kaj fondis dektri lernejojn por la filoj de siaj servistoj, bazite sur la principoj kiujn Tolstoj priskribis en sia eseo de 1862 nome "La lernejo de Jasnaja Poljana".[17] La edukaj eksperimentoj de Tolstoj estis mallongdaŭraj pro la ĉikanado kaj subpremado fare de la cara sekreta polico, sed kiel rekta antaŭaĵo de la lernejo Summerhill de A. S. Neill, la lernejo de Jasnaja Poljana[18] povas juste esti konsiderita kiel la unua ekzemplo de kohera teorio de demokrata edukado.

Tolstoj establis konceptan diferencon inter edukado kaj kulturo.[16] Li pensis ke "Edukado estas la tendenco de unu homo fari alian ĝuste same kiel li mem... Edukado estas kulturo sub limigoj, kulturo estas libera. [Edukado estas] kiam instruado estas deviga al la lernanto, kaj kiam instruado estas ekskluda, tio estas kiam oni instruas nur tiujn temojn kiujn la edukisto konsideras kiel necesaj".[16] Por li "sen pelado, edukado estas transformita en kulturo".[16]

Francesc Ferrer i Guàrdia kaj la Modernaj Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Escuela Moderna.
Francesc Ferrer i Guàrdia, kataluna anarkiisma pedagogo.

En 1901, la kataluna anarkiisto kaj liberpensulo Francesc Ferrer i Guàrdia establis "modernan" aŭ progresemajn lernejojn en Barcelono defie de eduka sistemo kontrolita de la Katolika Eklezio.[19] La asertita celo de tiuj lernejoj estas "eduki la laboristan klason laŭ racia, sekulara kaj ne-deviga maniero". Fiere kontraŭ-klerikala, Ferrer kredis en "libero en edukado", nome edukado libera el la aŭtoritato de eklezio kaj ŝtato.[20] Murray Bookchin verkis: "Tiu periodo [1890aj jaroj] estis la hegemonia de liberecanaj lernejoj kaj pedagogiaj projektoj en ĉiuj areoj de lando kie anarkiistoj ĝuis iome da influo. Eble la plej bone konata klopodo en tiu kampo estis la Moderna Lernejo (Escuela Moderna) de Francisco Ferrer, nome projekto kiu faris konsiderindan influon sur la kataluna edukado kaj sur la eksperimentaj teknikoj de instruado ĝenerale."[21] La Escuela Moderna, kaj la idearo de Ferrer ĝenerale, formis la inspiron por serio de Modernaj Lernejoj en Usono,[19] Kubo, Sudameriko kaj Londono. La unua de tiuj estis startita en Novjorko en 1911. Ĝi inspiris ankaŭ la italan gazeton Università popolare, fondita en 1901.

Ferrer verkis etendan verkon pri edukado kaj pri siaj edukaj eksperimentoj nome La originoj kaj idealoj de la Moderna Lernejo.[22]

La movado por Moderna Lernejo en Usono[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moderna Lernejo (Usono).
La Novjorka Moderna Lernejo, ĉ. 1911–1912, direktoro Will Durant kaj lernantoj. Tiu foto estis la kovrilpaĝo de unua numero de la gazeto The Modern School.

La Modernaj Lernejoj, nomataj ankaŭ Ferrer Lernejoj, estis usonaj lernejoj, establitaj en la komenco de la 20a jarcento, kiuj estis modelitaj laŭ la Escuela Moderna de Francesc Ferrer i Guàrdia, nome kataluna edukisto kaj anarkiisto. Ili estis grava parto de la anarkiisma, liberlerna, socialisma, kaj laborista movadoj en Usono, intencitaj por eduki la laboristojn el sekulara, klaskonscia perspektivo. La Modernaj Lernejoj faris ĉiutagajn akademiajn klasojn por infanoj, kaj noktajn sekvedukajn lecionojn por plenkreskuloj.

La unua, kaj plej elstara, el la Modernaj Lernejoj estis fondita en Novjorko, en 1911, du jarojn post la eksekuto de Francesc Ferrer i Guàrdia pro akuzo de ribelo en monarkiisma Hispanio la 18an de Oktobro 1909. Ofte nomata Ferrer Center, ĝi estis fondita pere de unua kunsido de elstaraj anarkiistoj — kiaj Leonard Abbott, Alexander Berkman, Voltairine de Cleyre, kaj Emma Goldman — en la Placo St. Mark, en Manhatana Lower East Side, sed dufoje translokiĝis aliloken, unuafoje ankoraŭ ene de la Malsupra Manhatano, poste al Harlem. La Ferrer Center malfermiĝis kun nur naŭ studentoj, el kiuj unu estis la filo de Margaret Sanger, nome aktivuloj por rajtoj al kontraŭkoncipo. Starte en 1912, la direktoro de la lernejo estis la filozofo Will Durant, kiu ankaŭ instruis tie. Krom Berkman kaj Goldman, la Ferrer Center inkludis la pentristojn de la Ashcan School nome Robert Henri kaj George Bellows, kaj ties gastaj prelegantoj estis verkistoj kaj politikaj aktivuloj kiaj Margaret Sanger, Jack London, kaj Upton Sinclair.[23] Studentino Magda Schoenwetter, rememoras ke la lernejo uzis metodojn kaj ekipadon de Montessori, kaj emfazis akademiajn liberon pli ol fiksajn temojn, kiaj literumado kaj aritmetiko.[24] La gazeto The Modern School origine startis kiel letero pri novaĵoj al gepatroj, kiam la lernejo estis en Novjorko, presita per mana presmaŝino uzata en instruado de presado kiel profesio. Post translokiĝi al la Kolonio Stelton, Nov Ĵerzejo, la enhavo de la gazeto etendis al artikoloj pri poezio, prozo, arto, kaj liberecana edukado; la kovrilpaĝa ŝildo kaj internaj grafikoj estis desegnitaj de Rockwell Kent. Artistoj kaj verkistoj, inter kiuj Hart Crane kaj Wallace Stevens, konsideris The Modern School kiel “la plej bele presita gazeto en ekzistado.”

Post la bombo de Lexington Avenue de 4a de Julio 1914, la polico priserĉis kaj kelkajn fojojn rabadis la Ferrer Center kaj aliajn laboristajn kaj anarkiismajn organizojn en Novjorko.[25] Agnoskante la urban danĝeron por ties lernejo, la organizantoj aĉetis 68 akreojn (275,000 m²) en Piscataway, Nov-Ĵerzejo, kaj translokiĝis tien en 1914, iĝante la centro de la Kolonio Stelton. Krome, aparte Novjorko, estis fondita la Ferrer Colony and Modern School (ĉ. 1910–1915) kiel komunumo bazita sur Moderna Lernejo, kiu daŭris ĉirkaŭ kvardek jarojn. En 1933, James kaj Nellie Dick, kiuj antaŭe estis direktoroj de la Stelton Modern School, fondis la Modernan Lernejon en Lakewood, Nov-Ĵerzejo,[25] kiu survivis al la origina Moderna Lernejo, al la Ferrer Center, iĝante fina survivinta tia lernejo, kiu daŭris ĝis 1958.[26]

Emma Goldman[redakti | redakti fonton]

Emma Goldman.

En eseo titolita "The child and its enemies" (La infano kaj ties malamikoj) litov-usona anarkifeministo Emma Goldman manifestis ke "La infano montras siajn individuajn tendencojn en siaj ludoj, en siaj demandoj, en sia asocio kun personoj kaj aĵoj. Sed ĝi devas lukti kontraŭ daŭraj eksteraj interferoj en sia mondo de pensoj kaj emocio. Ĝi ne devas esprimiĝi harmonie kun sia naturo, kun sia kreskanta personeco. Ĝi devas iĝi aĵo, objekto. Ties demandoj trafas mallarĝajn, konvenciajn, ridindajn resppondojn, bazitaj ĉefe sur falsaĵoj; kaj, kiam, kun grandaj, gapantaj, senkulpaj okuloj, ĝi deziras observi la mirindaĵojn de la mondo, tiuj ĉirkaŭ ĝi rapide fermas fenestrojn kaj pordojn, kaj tenas la delikatan homan planton en forceja atmosfero, kie ĝi povas nek spiri nek kreski libere."[27] Goldman en eseo titolita "The Social Importance of the Modern School" (La socia gravo de la Moderna Lernejo) vidis ke "la nuntempa lernejo, ne gravas ĉu publika, privata aŭ paroĥa... estas por la infano kio la prizono estas por la malliberigito kaj la kazerno por la soldato — loko kie ĉio estas uzata por rompi la volon de la infano, kaj poste por frapegi, knedo, kaj formigi ĝin en estaĵo absolute fremda al ĝi mem."[28]

Tiudirekte "estos necese konstati ke la edukado de la infano ne estas sinonima kun grego-truado kaj trejnado. Se edukado reale signifas ion, ĝi devas insisti al libera kresko kaj disvolviĝo de la denaskaj fortoj kaj tendencoj de la infano. Nur tiele ni povas esperi por la libera individuo kaj finfine ankaŭ por libera komunumo, kiu faros la interferon kaj la prefortojn kontraŭ la homa kresko malebla."[27]

Goldman en sia eseo pri la Moderna Lernejo ankaŭ traktis pri la afero de la seksa edukado. Ŝi denuncis ke "ankaŭ edukistoj konas la malicajn kaj livajn rezultojn de senkono en seksaj aferoj. Ja, ili havas nek komprenon nek sufiĉan humanecon por rompi le muron kiun puritanismo konstruis ĉirkaŭ sekso... Se en infanaĝo kaj viroj kaj virinoj estus lernintaj belan kamaradecon, tio neŭtraligus la troseksan kondiĉon de ambaŭ kaj helpus al la emancipigo de virinoj multe pli ol la leĝoj pri la statutaj libroj kaj ŝia rajto voĉdoni."[28]

Fino de la 20a jarcento kaj nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Liberecana lernado kaj Hejmlernado.

Eksperimentoj en Germanio kondukis al A. S. Neill fondi tion kio poste iĝos la Lernejo Summerhill en 1921.[29] Summerhill estas ofte citata kiel ekzemplo de anarkiismo en praktiko.[30] Britaj anarkiistoj Stuart Christie kaj Albert Meltzer manifestis ke "A.S. Neill estas la moderna pioniro de la liberecana edukado kaj de “koroj ne kapoj en la lernejo”. Kvankam li foje malakceptis agnoski sin kiel anarkiisto, estus malfacile scii kiel alimaniere priskribi lian filozofion, kvankam li pravas kiam li agnoskas la diferencon inter revolucio en filozofio kaj pedagogio, kaj la revolucia ŝanĝo de la socio. Ili estas asociaj sed ne estas la sama afero."[31] Tamen, kvankam Summerhill kaj aliaj liberaj lernejoj estas radikale liberecanaj, ili diferencas en principo el tiuj de Ferrer ĉar ili ne defendas malferme alproksimigon al politika klasbatalo.[32]

Herbert Read[redakti | redakti fonton]

La angla anarkiisma filozofo, artokritikisto kaj poeto, Herbert Read disvolvigis fortan intereson en la afero de edukado kaj partikulare en arta edukado. La anarkiismo de Read estis influita de William Godwin, Petro Kropotkino kaj Max Stirner. Read "iĝis tre interesata en la desegnoj kaj pentraĵoj de infanoj post inviti kolekti verkojn por ekspozicio de brita arto kiu torneus tra aliancanaj kaj neŭtralaj landoj dum la Dua Mondmilito. Ĉar estis konsiderata tro riska transporti tra la Atlantiko verkojn de establita gravo por la nacia heredo, oni proponis ke la desegnoj kaj pentraĵoj de infanoj estu sendita anstataŭe. Read, farante sian kolekton, neespereble estis tuŝita de la esprimiva povo kaj emocia enhavo de kelkaj verkoj el la plej junaj artistoj. Tiu sperto akcelis sian specialan atenton al ties kultura valoro, kaj lia engaĝiĝo en la teorio de la kreivo de infanoj serioze kongruis kun lia dediĉo al la avangardo. Tiu laboro kaj ŝanĝis fundamente la verkaron de sia propra vivo tra la cetero de liaj 25 jaroj kaj havigis artedukon per racio de senantaŭaĵa saĝeco kaj konvinkivo. Ŝlosilaj libroj kaj broŝuroj rezultis: Education through Art (Read, 1943); The Education of Free Men (Read, 1944); Culture and Education in a World Order (Read, 1948); The Grass Read, (1955); and Redemption of the Robot (1970)".[33]

Read "prilaboris soci-kulturan dimension de kreiva edukado, proponante la nocion de pli granda internacia kompreno kaj kohereco radike en principoj de disvolvigo de la tute ekvilibra personeco pere de artedukado. Read argumentis en Education through Art ke "ĉiu infano, oni diras ke estas ebla neŭrozulo kapabla esti savita el tiu prognozo, sed frue, ege denaske, kreivaj kapabloj ne estis subpremata de konvencia edukado. Ĉiu estas artisto de ia tipo kies specialaj kapabloj, eĉ se preskaŭ ne gravaj, devas esti kuraĝigitaj ĉar kontribuas al la senfina riĉo de la kolektiva vivo. La nova esprimita vidpunkto de Read pri esenca ‘kontinueco’ de la kreivo de infano kaj plenkreskulo en ĉiu reprezentas sintezon de ambaŭ oponitaj modeloj de la arteduko de la 20a jarcento kiuj hegemoniis ĝis tiu punkto... Read ne proponas studobjektaron sed teorian defendon de tio aŭtenta kaj vera. Liaj postuloj por aŭtenteco kaj vereco estis bazitaj sur la neeltenebla evidento de karakteroj montritaj en lia studo de la infana arto... El 1946 ĝis sia morto en 1968 li estis prezidento de la Society for Education in Art (SEA), lafama ATG, en kies sino li havis platformon por direkti sin al UNESCO... Sur la bazo de tia reprezenteco Read, kun aliaj, sukcesis establi la International Society for Education through Art (INSEA) kiel plenuma branĉo de UNESCO en 1954."[33]"

Paul Goodman[redakti | redakti fonton]

Paul Goodman estis grava anarkiisma kritikisto de nuntempaj edukaj sistemoj kiel videblas ĉe liaj libroj Growing Up Absurd (Kreskante abusrde) kaj Compulsory Mis-education (Deviga misedukado). Goodman kredis ke en nuntempaj socioj "Estas en la lernejoj kaj el la amaskomunikiloj, pli ol hejme aŭ el amikoj, kie la amaso de novaj civitanoj en ĉiuj klasoj lernas ke vivo estas neeviteble rutino, senpersonigita, gradigita; ke estas pli bone tuŝeti la markon kaj silenti; ke ne estas loko por spontaneco, malferma sekseco kaj libera spirito. Trejnita en la lernejoj ili sekvas la saman kvaliton de laborpostenoj, kulturo kaj politiko. Tio estas edukado, misedukado sociigante al la naciaj normigoj kaj reguloj al la naciaj "necesoj" "[34] Goodman instruis ke la plej valoraj edukaj spertoj de persono "okazas ekster la lernejo. Partopreno en la aktivaĵoj de socio estu la ĉefaj rimedoj de lernado. Anstataŭ postuli ke studentoj subiĝu al la teoria penaĉo de lernolibra lernado, Goodman rekomendas ke edukado estu transferita al fabrikoj, muzeoj, parkoj, vendejoj, kie la studentoj povas aktive partopreni en sia edukado... La idealaj lernejoj devus preni la formon de malgrandaj diskutgrupoj de ne pli ol dudek individuoj. Kiel indikite, tiuj grupoj uzu ajnan efikan medion kiu estu grava por la intereso de la grupo. Tia edukado estu necese nedeviga, ĉar ajna devigo lokigas aŭtoritaton en ekstera korpo disasocia el la necesoj kaj aspiroj de studentoj. Krome, devigo prokrastas kaj malhelpas la kapablon lerni de studentoj."[34] Pri la nuntempa eduka sistemo Goodman pensis ke "La baza intenco malantaŭ la devigigaj leĝoj ne estas nur sekuri la sociigan procezon sed ankaŭ kontroli la laborhavigon kvantitative ene de industriigita ekonomio karakterigita per sendungo kaj inflacio. La publikaj lernejoj kaj universitatoj iĝis enormaj ujoj de eblaj laboristoj."[34]

Ivan Illich[redakti | redakti fonton]

La termino senlernejado estis popularigita de Ivan Illich, kiu argumentis ke la lernejo kiel institucio estas disfunkcia por mem-determinita lernado kaj anstataŭe servas la kreadon de konsumsocio.[35] Illich pensis ke "la dismuntado de la publika eduksistemo koincidus kun ĝenerala abolo de la subpremantaj institucioj de socio".[34] Illich "ŝarĝas publikan lernadon per instituciigo de akcepteblaj moralaj kaj kondutaj normigoj kaj konstitucie malakceptante la rajtojn de junuloj... Illich subskribas la kredon de Goodman ke plej el la utila eduko kiun la personoj akiras estas krom-produkto de laboro aŭ plezuro kaj ne el la lernejo. Illich referencas al tiu procezo kiel "neformala edukado". Nur pere de tiu nelimigita kaj neregulita formo de lernado povas la individuo akiri la senton de mem-konscio kaj disvolvigi sian kreivan kapablon je ties plej plena etendo.".[34] Illich pensis ke la ĉefaj celoj de alternativaj eduksistemoj estus "havigi aliron al disponeblaj rimedoj por ĉiuj kiuj volas lerni: por enpovigi ĉiujn kiuj volas kunhavi kion ili konas; por trovi tiujn kiuj volas lerni ĝin el ili; por provizi ĉiujn kiuj volas prezenti aferon al la publiko kun la oportuno fari siajn defiojn konataj. La sistemo de lernoretoj celas al la individuaj libero kaj esprimo en edukado uzante la socion kiel klasejo. Estus referencaj servoj al aĵoj disponeblaj por studado en laboratorioj, teatroj, fughavenoj, bibliotekoj ktp.; kapabloŝanĝoj kiuj permesus al personoj listigi siajn kapablojn por ke eblaj studentoj povus kontakti ilin; kunlaborado, kio komunikus individuan intereson por ke li aŭ ŝi povus trovi edukajn asociitojn; referencservoj por edukistoj je grando, kio estus centra adresaro de profesiuloj, preskaŭprofesiuloj kaj libertaskitoj.".[34]

Colin Ward[redakti | redakti fonton]

Angla anarkiisto Colin Ward en sia ĉefa teoria publikaĵo Anarchy in Action (1973) en ĉapitro nome "Schools No Longer" (lernejoj ne plu) "studas la genealogion de edukado kaj lernejado, partikulare ekzaminante la verkojn de Everett Reimer kaj de Ivan Illich, kaj la kredoj de anarkiista edukisto Paul Goodman. Multaj el la verkoj de Colin de la 1970-aj jaroj, partikulare Streetwork: The Exploding School (1973, kun Anthony Fyson), fokusis al lernado de praktikoj kaj spacoj ekster la lerneja konstruaĵo. Enkondukante Streetwork, Ward skribas, “[tiu ĉi] estas libro pri ideoj: ideoj de la medio kiel la eduka rimedo, ideoj de la esplora lernejo, la lernejo senmura…”. Samjare, Ward kontribuis al Education Without Schools (eldonita de Peter Buckman) studante ‘la rolon de la ŝtato’. Li argumentis ke “unu grava rolo de la ŝtato en la naciaj eduksistemoj de la mondo estas porĉiamigi la socian kaj ekonomian maljustojn”".[36]

En The Child in the City (La infano en la urbo, 1978), kaj poste en The Child in the Country (La infano en la kamparo, 1988), Ward "ekzamenis la ĉiutagajn spacojn de la vivoj de junuloj kaj kiel ili povas negoci kaj re-artikuli la variajn mediojn kie ili loĝas. En sia plej frua teksto, la plej fama el ambaŭ, Colin Ward eksploras la kreivon kaj la unikecon de infanoj kaj kiel ili kultivas ‘la arton fari la urbn labori’. Li argumentis ke pere de la ludo, la alproprigo kaj la imagopovo, infanoj povas kontraŭi plenkreskulajn intencojn kaj interpretaĵojn de la konstruita medio. Lia posta teksto, The Child in the Country, inspiris nombron de sociaj sciencistoj, ĉefe la geografo Chris Philo (1992), por alvoki pli da atento por la junuloj kiel ‘kaŝita’ kaj marĝenigita grupo en la socio."[36]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "william godwin and informal education" de infed
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Enkonduko al The False Principle of our Education de [[Max Stirner]] fare de James J. Martin. Arkivita el la originalo je 2013-08-21. Alirita 2016-08-12.
  3. 3,0 3,1 3,2 infed.org - William Godwin on education. infed.org.
  4. Godwin, William. (1793) “1: General Effects of the Political Superintendence of Opinion”, Enquiry Concerning Political Justice, 1‑a eldono, London, England: G.G.J. kaj J. Robinson. OCLC 680251053.
  5. 5,0 5,1 5,2 [https://web.archive.org/web/20110902020059/http://web.bilkent.edu.tr/Online/www.english.upenn.edu/jlynch/Frank/Godwin/pj68.html Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine Political Justice de William Godwin]
  6. The Enquirer. Reflections On Education, Manners, And Literature. In A Series Of Essays. de William Godwin
  7. The Encyclopedia of Philosophy, volume 8, The Macmillan Company and The Free Press, New York 1967
  8. The False Principle of our Education. Tmh.floonet.net. Alirita 20a de Septembro 2010.[rompita ligilo]
  9. 9,0 9,1 9,2 [https://web.archive.org/web/20130821151932/http://tmh.floonet.net/articles/falseprinciple.html Arkivigite je 2013-08-21 per la retarkivo Wayback Machine The False Principle of our Education de Max Stirner]
  10. Palmer, Brian (2010-12-29) What do anarchists want from us?, Slate.com
  11. "Introduction of The Practical Anarchist: Writings of Josiah Warren" de Crispin Sartwell. Arkivita el la originalo je 2011-04-30. Alirita 2016-08-12.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 "Equal Opportunity in Education" de Miĥail Bakunin
  13. Bakunin on Anarchy, tradukita kaj eldonita de Sam Dolgoff, 1971.
  14. "Brain Work and Manual Work" de Petro Kropotkino
  15. 15,0 15,1 Kampoj, fabrikoj kaj atelieroj: pri industrio kombinata kun agrikulturo kaj cerba laboro kun mana laboro de Petro Kropotkino
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 "The Emergence of Compulsory Schooling and Anarchist Resistance" de Matt Hern
  17. Tolstoy, Lev N.. (1904) The School at Yasnaya Polyana - The Complete Works of Count Tolstoy: Pedagogical Articles. Linen-Measurer, Volume IV. Dana Estes & Company.
  18. Wilson, A.N.. (2001) Tolstoy. Norton, W. W. & Company, Inc., p. xxi. ISBN 0-393-32122-3.
  19. 19,0 19,1 Geoffrey C. Fidler (Spring–Summer 1985). “The Escuela Moderna Movement of Francisco Ferrer: "Por la Verdad y la Justicia"”, History of Education Quarterly 25 (1/2), p. 103–132. doi:10.2307/368893. 
  20. Francisco Ferrer's Modern School. Flag.blackened.net. Arkivita el la originalo je 7a de Aŭgusto 2010. Alirita 20a de Septembro 2010. Arkivigite je 2010-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
  21. Chapter 7, Anarchosyndicalism, The New Ferment. En Murray Bookchin, The Spanish anarchists: the heroic years, 1868–1936. AK Press, 1998, p. 115. ISBN 1-873176-04-X
  22. Francisco Ferrer. La originoj kaj idealoj de la Moderna Lernejo
  23. Avrich, Paul, The Modern School Movement, AK Press (2005), p.212: Ĉe Ferrer Center, Berkman estis nomata “The Pope” (la papo), Goldman estis nomata “The Red Queen” (la ruĝa reĝino).
  24. Avrich, Paul, Anarchist Voices: An Oral History of Anarchism in America, “Interview with Magda Schoenwetter”, AK Press (2005), ISBN 1-904859-27-5, ISBN 978-1-904859-27-7, p.230: “What everybody is yowling about now — freedom in education — we had then, though I still can’t spell or do multiplication.”
  25. 25,0 25,1 Avrich, Paul, The Modern School Movement. Princeton: Princeton University Press (1980); Avrich, Paul, Anarchist Portraits, Princeton: Princeton University Press, ISBN 0-691-00609-1 (1988)
  26. AERO-GRAMME #11: The Alternative Education Resource Organization Newsletter. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2016-08-12.
  27. 27,0 27,1 Emma Goldman. "The Child and its enemies."
  28. 28,0 28,1 Emma Goldman. "The Social Importance of the Modern School"
  29. Purkis, Jon. (2004) Changing Anarchism. Manchester: Manchester University Press. ISBN 0-7190-6694-8.
  30. Andrew Vincent (2010) Modern Political Ideologies, 3rd edition, Oxford, Wiley-Blackwell p.129
  31. Stuart Christie kaj Albert Meltzer. The Floodgates of Anarchy
  32. Suissa, Judith (Septembro–Oktobro 2005). “Anarchy in the classroom”, The New Humanist 120 (5). 
  33. 33,0 33,1 David Thistlewood. "HERBERT READ (1893–1968)" en PROSPECTS: the quarterly review of comparative education. Paris, UNESCO: International Bureau of Education, vol. 24, no.1/2, 1994, p. 375–90. Arkivita el la originalo je 2016-03-12. Alirita 2016-08-15.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 34,5 ROBERT H. CHAPPELL. ANARCHY REVISITED: AN INQUIRY INTO THE PUBLIC EDUCATION DILEMMA. Journal of Libertarian Studies Vol. 2, No.4, pp 357-372 Pergamon Press. 1978.
  35. Illich, Ivan. (1971) Deschooling Society. Harper and Row. ISBN 0-06-012139-4.
  36. 36,0 36,1 Mills, S. (2010) 'Colin Ward: The ‘Gentle’ Anarchist and Informal Education’ at the encyclopaedia of informal education.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Gazeto The Modern School, Printempo, 1920
  • Archer, William. The Life, Trial, and Death of Francisco Ferrer. London: Chapman and Paul. 1911
  • Avrich, Paul. The Modern School Movement: Anarchism and Education in the United States. AK Press, Jan 30, 2006
  • Boyd, Carol. P. The Anarchists and education in Spain. (1868-1909). The Journal of Modern History. Vol. 48. No. 4. (Dec. 1976)
  • Ferm, Elizabeth Byrne. Freedom in Education. New York: Lear Publishers. 1949
  • Goodman, Paul. Compulsory Mis-Education. New York: Horizon. 1964
  • Graubard, Allen. Free the Children: Radical Reform and the Free School Movement. New York: Pantheon. 1973
  • Hemmings, Ray. Children’s Freedom: A. S. Neill and the Evolutions of the Summerhill Idea. London: Allen & Unwin. 1972
  • Illich, Ivan. (1971) Deschooling Society. ISBN 0-06-012139-4.
  • Jandric, Petar. "Wikipedia and education: anarchist perspectives and virtual practices." Arkivigite je 2011-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Journal for Critical Education Policy Studies, vol.8. no.2
  • Jensen, Derrick. Walking on Water: Reading, Writing, and Revolution, Chelsea Green, 2005, ISBN 978-1-931498-78-4
  • Stirner, Max. "The False Principle of Our Education - or Humanism and Realism." [1] . Rheinische Zeitung. Aprilo 1842
  • Suissa, Judith. Anarchism and Education: a Philosophical Perspective. Routledge. New York. 2006
  • Suissa, Judith. "Anarchy in the classroom". New Humanist. Volume 120. Issue 5 Septembro/Oktobro 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]