Anarkiismo kaj kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekde sia komenco, anarkiismo interesiĝis pri kulturo, lernado, edukado kaj instruado de la membroj de ties organizoj, ĉefe en la branĉo de la anarki-sindikatismo, laŭ la ideo, ke kulturon povas profiti la simplaj laboristoj por plibonigi sian labor- kaj vivkondiĉon ĉu per plialtigo de la posteno ĉu per ŝanĝo de laboro ĉu per pli efika kontraŭstaro kontraŭ ekspluatantoj. Ĉe la laborismaj organizoj en Okcidenta Eŭropo -kie antaŭe komencis la industria revolucio- kaj ĉefe en latinidaj landoj, kiel Francio, HispanioItalio, kie la anarkiisma tendenco estis sufiĉe grava, oni organizis aktivadon cele tiuj eblecoj, kiel prelegoj, kursoj, bibliotekoj, ktp. Foje la celo estis baza: instrui legad- kaj kalkulkapablon.

Je la komenco de la 20-a jarcento tiu agado estis jam tradicia kaj en multaj urboj de industriaj regionoj (kaj aliaj) fondiĝis specifaj kulturaj aŭ edukaj organizaĵoj, kiel ateneoj, vesperlernejoj, gazetoj, alternativaj bazlernejoj, babillernejoj, ktp. Tiele eĉ ekzistis forta interinfluo de la laborisma (ĉefe liberecana aŭ anarkiisma) kulturo kun la intelekta kaj arta kulturo de gravuloj kaj burĝaj artistoj konitaj kaj agnoskitaj de la ĝenerala publiko. En la anarkiismaj medioj estis sufiĉe konataj la verkoj kaj signifo de verkistoj, kiel Ibsen, Wilde, Tostoi, Niĉeo, ktp. Dume kelkaj el tiuj intelektuloj (ne nur en literaturo, ankaŭ en pentrarto, muziko, ktp.) ricevis influojn de la pensmanieron de tiu kulturgrundo liberecana. En kelkaj landoj eĉ la anarkiisma kulturbazo markis iamaniere la naskon kaj disvolvigon de kelkaj skoloj, kiel en Hispanio ĉe la Generacio de 98.

Dum la plej aktivaj jardekoj de la 20-a jarcento, nome 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, la aktivado en la kulturaj liberecanaj organizoj daŭris kaj same la interrilatoj kun la burĝa aŭ ĝenerala kulturo. Polemikoj estis oftaj en la medioj kaj komunikiloj de ambaŭ tendencoj. Tiele modiĝis en tiuj polemikoj temoj kiel naturismo, historio kaj aktuala rolo de la eklezioj, religio ĝenerale, konsideroj de la tiamaj politiksistemoj, konsideroj pri milito, instrusistemo, ktp... eĉ Esperanto, kiu estis grava temo en la du flankoj de la tiama kulturagado.

(Tiu ĉi artikolo temas pri rilatoj inter kulturo kaj anarkiismo kaj inverse; pri la konstruo de specifa kulturo ene de la anarkiismaj -aŭ liberecanaj medioj- vidu la artikolon Anarkiisma kulturo.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]