Anastasija Baburova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anastasija Baburova
Grafitaĵo honore al Baburova kaj Markelov en Tjumeno
Grafitaĵo honore al Baburova kaj Markelov en Tjumeno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1983 (1983-11-30)
en Sebastopolo
Morto 19-an de januaro 2009 (2009-01-19) (25-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo pafvundo
Tombo Sebastopolo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunioUkrainio
Alma mater fakultato de ĵurnalismo de la Moskva ŝtata universitato
Okupo
Okupo ĵurnalisto • aktivulo
vdr

Anastasija Eduardovna BABUROVA (naskiĝis la 30-an de novembro 1983 en Sebastopolo, murdita la 19-an de januaro 2009 en Moskvo) estis rusa ĵurnalistino de Новая Газета (Nova Gazeto), anarkiista aktivulino.

Studentino de ĵurnalistiko ĉe Moskva Ŝtata Universitato. Ŝi aktivis en la movado "Alia Rusio" esplorante agadon de naziaj grupoj. Kunlaboris kun anarkiista organizaĵo "Aŭtonomia Kampanjo". Ŝi estis murdita kune kun alia ĵurnalisto, konata rusia advokato Stanislav Markelov la 19-an de januaro 2009. Ŝi estas la kvara murdita ĵurnalistino laboranta por la gazeto. Laŭ rusia analizisto Pavel Felgenhauer detaloj de la murdo indikas, ke oni faris ĝin laŭ interna ordono de la rusia sekureca servo FSB.

Post la murdo en Rusio mem kaj en Germanio kaj Pollando okazis protestoj kontraŭ reprezalioj en Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pollingvaj artikoloj kun fotoj: