Anastasija Nikolaevna Romanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
en 1914

Granddukino Anastasija Nikolaevna Romanova (ruse Великая Княжна Анастасия Николаевна Романова, Velikaya Knjaĵna Anastasija Nikolaevna Romanova, naskiĝis la 18-an de junio - laŭ la gregoria kalendaro la 5-an de junio - 1901, mortis 17-jara la 17-an de julio 1918) estis la plej juna filino de caro Nikolao la 2-a de Rusio, la lasta reganto de la Rusia Imperio, kaj lia edzino Alix de Hesio-Darmstadt, carino Aleksandra Fjodorovna.

Anastasia estis pli juna fratino de la granddukinoj Olga, Tatiana kaj Maria, kaj estis pli maljuna fratino de Aleksej Nikolajeviĉ, kronprinco de Rusio. Ŝi estis ekzekutita kun sia familio en eksterjuĝa mortigo per membroj de la Ĉeka, la bolŝevisma sekreta polico, la 17-an de julio 1918 en Jekaterinburg.