Anasurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anasurbo, en la animacia serio DuckTales, "anasaj historioj".

Anasurbo (angle Duckburg) estas fikcia urbo, kiu rolas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney. Ĝi estas la hejmloko de Donaldo Anaso, Onklo Skruĝo MakAnaso, la anasidoj Hui, Dui kaj Lui Anaso, kaj multaj aliaj homecaj bestoj. La urbo unuafoje menciiĝis en komikso de la jaro 1944 kaj estas kreaĵo de la desegnisto Carl Barks.

Ecoj

Anasurbo estas mezgranda urbo en la fikcia usona ŝtato "Kalisoto" (angle "Calisota") - la vorto estas kombino el la nomoj de la realaj usonaj ŝtatoj Kalifornio (angle "California") kaj Minesoto (angle "Minnesota").

En la historio de la desegnisto Don Rosa, Anasurbo estas lokigita ĉe la okcidenta marbordo de Usono, iom norde de San-Francisko, kvankam aliaj desegnistoj lasas la lokon de la urbo pli vage maldefinitan. La urbo estas enloĝata de variaj fantaziaj bestoj kun homaj ecoj - la plej multaj estas anasoj, anseroj, musoj kaj hundoj - iom malplinombras porkoj, kaj signife pli raras bovoj, ĉevaloj kaj aliaj bestospecoj.

La plej elstara enloĝanto de Aansurbo estas Skruĝo MekAnaso, angle Scrooge McDuck, la plej riĉa anaso de la mondo. Anasurbo estas la sidejo de sia tutmonda ekonomia imperio, kaj multaj el la urbaj entreprenoj apartenas al li.

En iuj historioj, pluraj riĉaj rivaloj de Skruĝo MekAnaso ankaŭ havas entreprenobranĉojn en Anasurbo, kaj feroce konkurencas kontraŭ Skruĝo.

La plej elstara konstruaĵo de la urbo estas la giganta trezorejo de Skruĝo MakAnaso, giganta kuba konstruaĵo sur monteto, kiu angle nomiĝas Killmotor Hill. La trezorejo enhavas oficejajn ĉambrojn, kaj, plej fame, tri kubajn akreojn da mono, la rezulto de la dumvivaj penoj de Skruĝo pliriĉiĝi per negocoj, posedo de entreprenoj kaj ankaŭ trezor-serĉaj aventuroj.

Alia elstara vidindaĵo de la urbo estas statuo de la urbofondinto, kiu angle nomiĝas Cornelius Coot (germane li ekzemple havas la nomon Emil Erpel).

La urbo havas maran havenon kaj situas proksime de pluraj montoj. En proksimeco de la urbo troviĝas bieno posedata kaj mastrumata fare de Elvira Coot, "Avino Anaso", la patrinflanka avino de Donaldo Anaso. La kuzo de Donalo, Gus Ansero, kunvivas sur la bieno kaj estas biena helpanto, kvankam pro sia pigreco li estas ne-tre-utila helpanto. La bieno ofte estas loko de familiaj festoj.

Historio

Anasurbo ricevis longan, same fikcian historion, al kiu kontribuis multaj desegnistoj kaj aŭtoroj, inkluzive de la famaj desegnistoj Carl Barks kaj Don Rosa.

En la komiksoj, la loko kiu poste fariĝis Anasurbo origine havis la anglan nomon "Fort Drake Borough," kaj estis ligna fortikaĵo konstruita dum la 16-a jarcento fare de la brita esploristo Sir Francis Drake. Ĝis la 19-a jarcento, la fortikaĵo estis transdonita de la forirantaj britaj okupantoj al la anaso Cornelius Coot, kiu donis al ĝi la nomon "Duckburg."

Anasurbo, aŭ en la origina lingvo Duckburg, restis trankvila eta urbo ĝis la alveno de la riĉa komercisto Skruĝo MakAnaso, kiu ĉi-tie konstruigis sian trezorejon kaj aĉetis respektive starigis multajn entreprenojn en kaj ĉirkaŭ la urbo. Rezulte de tio, la enloĝantaro de la urbo tre kreskis, kaj ene de malmultaj jardekoj transformigis la trankvilan urbeton al zumanta grandurbo.

Nomoj de la urbo en diversaj naciaj lingvoj

La komiksoj de la kompanio Walt Disney aperas en multaj naciaj lingvoj, kaj en ĉiuj la fikcia urbo Anasurbo havas sian propran nacilingvan formon:

  • Angle: Duckburg ("Anasburgo", fakte etimologie "Anasfortikaĵo")
  • Arabe: مدينة البط (per latinaj literoj: Madinat al-Bat) (laŭlitere "Urbo de la anasoj" aŭ "Anasurbo")
  • Ĉeĥe: Kačerov
  • Dane: Andeby ("Anasurbo" aŭ "Anasvilaĝo")
  • Estone: Pardilinn ("Anasurbo")
  • Finne: Ankkalinna ("Anaskastelo")
  • France: Donaldville ("Donald-urbo")
  • Germane: Entenhausen ("Anasdomaro")
  • Greke: Limnoupolis ("Lagourbo")
  • Hispane: Patoburgo/Patolandia/Patópolis ("Anasburgo"/"Anasolando/"Anasurbo")
  • Hungare: Hápbörg ("Anasburgo")
  • Islande: Andabær ("Anasburgo")
  • Indonezie: Kota Bebek ("Anasurbo")
  • Itale: Paperopoli ("Anasurbo")
  • Latve: Dakburga ("Duck-burgo")
  • Litove: Ančiogala (Ančio estas genitivo de la vorto antis (anaso) kaj la vorto similas al pluraj nomoj de litovaj komunumoj, ekzemple Ariogala)
  • Nederlande: Duckstad ("Anasurbo")
  • Norvege: Andeby ("Anasurbo" aŭ "Anasvilaĝo")
  • Pole: Kaczogród ("Anasburgo")
  • Portugale: Patópolis ("Anasurbo")
  • Rumane: Raţburg ("Anasburgo")
  • Ruse: Даксбург ("Dakbourg")
  • Serbe: Patkovgrad ("Anasurbo")
  • Slovake: Káčerovo
  • Slovene: Račjigrad ("Anasurbo")
  • Svede: Ankeborg ("Anasburgo")

Eksteraj ligiloj