Anatemitaj Soldatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La soldatoj de 5a Vilna Brigado de Pola Enlanda Armeo
la soldtoj de la iredentaj partizanoj antikomunismaj. D maldekstro: Henryk Wybranowski „Tarzan”, Edward Taraszkiewicz „Żelazny”, Mieczysław Małecki „Sokół” kaj Stanisław Pakuła „Krzewina” (junio 1947)
La kadavroj de la mortintaj en julio 1953 la anoj de la taĉmento de leŭtenanto Wacław Grabowski "Puszczyk" (Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando) kiuj baltalis kun komunismaj Sekretaj Servoj kaj milico
La teritorioj kontrolitaj de la komunisma "Pola Komitato de Nacia Sendependiĝo" (rozkolora), sub Sovetunio (ruĝkolora) kaj sub la germana okupado (bluna), septembro 1944
Witold Pilecki, 1939 (murdita la 25-an de majo 1948 en Varsovio) - kavaleria kapitano de Pola Armeo, kunorganizanto de Sekreta Pola Armeo, soldato de Enlanda Armeo, malliberigito kaj organizanto de la rezista movado en la germana koncentrejo en Auschwitz (Aŭŝvico)
La lokoj kie estis politikaj malliberejoj dum la jaroj 1944-1956 en Pola Popola Respubliko
Generalo August Emil Fieldorf, pseŭdonomno Nil
Zygmunt Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka", murdita la 8-an de februaro 1951 en varsovia malliberejo) – majoro de pola kavalerio kaj de Pola Enlanda Armeo
La monumento de Danuta Siedzikówna (pseŭdonomo "Inka") en Parko de d-ro Henriko Jordan en Krakovo
La septembro 1944 – la soldatoj de Ruĝa Armeo ekokupis la germanan koncentrejon Majdanek kaj instaligis tie la koncentrejon de NKVD, kiu tute uzis la infrastrukturon de la antaŭa germana koncentrejo Majdanek

Anatemitaj Soldatoj (pole: Żołnierze wyklęci) – difino de la soldatoj de sendependiga kaj kontraŭkomunisma subtera movado, kiuj rezistis kontraŭ provo sovetigi Pollandon kaj subordigi ĝin al Sovetunio en la jaroj 1944-1963. La difino devenas de ekspozicio dediĉita al postmilitaj partizanaj taĉmentoj, kiun en 1993 en varsovia Universitato aranĝis Republikana Ligo. "Anatemitaj Soldatoj" estas ankaŭ titolo de la posta libro de Jerzy Ślaski pri la sama temo.

Membro-nombron de ĉiuj organizaĵoj kaj konspiraj grupoj oni taksas 120-180 miloj de personoj. En la lastaj tagoj de la milito sur teritorio de Pollando aktivis 80 mil kontraŭkomunistaj partizanoj. La lasta "anatemita soldato" – Józef Franczak, pseŭdonomo "Lalek" el la taĉmento de kapitano Zdzisław Broński, pseŭdonomo Uskok – pereis dum ĉaspelo apud Piaski (Lublina Provinco) 18 jarojn post la dua mondmilito - la 21-an de oktobro 1963. Praktike plimulto de armigitaj organizaĵoj malaperis pro manko de reago flanke de Okcidenta Eŭropo koncerne falsigitajn de komunistoj balotojn al Pola Sejmo januare 1947 kaj postbalota amnestio, post kiu la subtera movado kalkulis ne pli ol du mil personoj. En bataloj kontraŭ komunistaj regopovoj mortfalis ĉ. 15 mil homoj, en tio ĉ. 7 mil membroj de la subtero.

Analogiaj formacioj el Litovio, Latvio kaj Estonio estas nomataj Arbaraj fratoj.

Bazaj organizoj[redakti | redakti fonton]

Herooj de la pola subtera movado[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj organizoj kaj armitaj grupoj de kontraŭkomunisma subtera movado partoprenis ĉirkaŭ 120-180 miloj de homoj. Preskaŭ duono devenis de Pola Enlanda Armeo por poste aktivi en la strukturoj de Libero kaj Sendependo. Ĉirkaŭ 30-40 miloj estis ligitaj kun la nacia subtera movado. Ceteraj apartenis al lokaj organizoj kaj grupoj. Laŭ la plej novaj pritaksoj en senpera batalo pereis 8-10 miloj de subteruloj, ĉirkaŭ 21 miloj mortis en malliberejoj kaj arestejoj de Sekureca Servo.

La plej altaj ŝtataj distingoj por „Anatemitaj Soldatoj”[redakti | redakti fonton]

Stefan Korboński estis postmorte distingita per la Ordeno de Blanka Aglo en 1995 de prezidento Lech Wałęsa.

Łukasz Ciepliński, August Emil Fieldorf, Wincenty Kwieciński, Franciszek Niepokólczycki, Witold Pilecki i Jan Rzepecki estis postmorte distingitaj per la Ordeno de Blanka Aglo de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński.

"Pro eminentaj meritoj por sendependeco de la Pola Respubliko" estis postmorte distingitaj per granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando: Marian Bernaciak, Hieronim Dekutowski, Kazimierz Kamieński, Stanisław Kasznica, Władysław Łukasiuk, Stanisław Marchewka, Jan Rodowicz, Józef Rybicki, Zygmunt Szendzielarz, Jan Tabortowski, Edward Taraszkiewicz i Leon Taraszkiewicz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]