Ankilostomozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ancilostomozo)
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
B76 ankilostomozo
vdr

Ankilostomozo (PIV) estas parazita infekto per ankilostomoj (PIV). Du specioj de ankilostomoj atakas la homon: Ancylostoma duodenale (grek-latine "duodena hokulo") kaj Necator americanus (latine: "amerika murdisto").

Ili estas hokformaj nematodoj, kiu similas al 0,5-2 centimetraj, flavetaj fadenetoj, kies larvoj troviĝantaj sur la tero penetras tra la haŭto, plej ofte de la plandoj de la nudpieduloj, eniras en la limfan kaj sangan cirkuladon, alvenas al la pulmoj, bronkoj, laringo, stomako kaj finfine al la maldika intesto, kie ili fiksiĝas kaj maturiĝas. Tiuj parazitoj kaŭzas gravan anemion, lakson kaj aliajn digestajn perturbojn, palecon, malfortecon, apation, malfacilan spiradon ktp. Ĉe infanoj oni ofte rimarkas nervozecon, sendormecon, abdomenan ŝvelon, intestajn gasojn, koran dilatiĝon kaj edemon de la manoj kaj piedoj; ili kreskas malrapide kaj disvolviĝas nesufiĉe.

Prevento
En regiono infektita de ankilostomoj nepre ne marŝu nudpiede. La necesejon zorge malinfektu per kalkosolvaĵo aŭ iu alia desinfektaĵo. La banejo kaj ties diversaj iloj, la vestoj ktp. devas esti skrupule puraj. Uzu nur trinkeblan akvon por trinki kaj irigacii. Fruktojn, legomojn, salatojn ktp. tre zorge lave purigu. La loĝantaron oni devas instrui pri la meĥanismo de kontaĝo kaj la nepre necesaj antaŭzorgoj; krome oni devas ĝin ekzameni por individuigi la parazitportantojn kaj submeti ilin tuj al kuracado.
Terapio
per kontraŭvermaj medikamentoj - benzimidazoloj kiel Albendazolo, Mebendazolo.