Andělská Hora (distrikto Karlovy Vary)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Andělská Hora (apartigilo)
Andělská Hora
germane Engelhaus
municipo
Andělská Hora kun burgoruino sur fonolita monteto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Andělská Hora
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Memorindaĵo Andělská Hora burgo
Rojo Telenický potok
Situo Andělská Hora
 - alteco 665 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 16″ N 12° 57′ 46″ O / 50.20444 °N, 12.96278 °O / 50.20444; 12.96278 (mapo)
Katastro 8,08 km² (808 ha) Andělská Hora
Loĝantaro 406 (2023)
Denseco 50,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1402 burgo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 71
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 538001
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Andělská Hora (Karlovy Vary District)
Retpaĝo: www.kr-karlovarsky.cz/obce/Andelska_hora
Portalo pri Ĉeĥio

Andělská Hora (en traduko Anĝela Monto) estas municipo en Ĉeĥio situanta 7 km de urbo Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 406 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karlovy Vary, Pila, Šemnice kaj Stružná.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbeton fondis post la jaro 1478 Henriko la 3-a el Plavno en loko de vilaĝo, dokumentita je kelke da jaroj pli antaŭe. Sur ĉirkaŭmasonita terso super placo estis en la jaroj 1487 - 1490 konstruita de ŝtonista majstro E. Bauer el Cheb preĝejo de sankta Mikaelo Ĉefanĝelo, renovigita post incendio en la jaro 1890; ĝi estas nealirebla, dezertigita.

Al la vilaĝo dominas ruino de la samnomata burgo Andělská Hora, konstruita en la 14-a kaj la 15-a jarcentŝanĝo de sinjoroj el Rýzmburk (Osek). El la devena konstruaĵo konserviĝis preskaŭ nenio. En aspekton de la burgo nur malfrue gotika rekonstruo realigita de sinjoroj el Plavno en la 15-a kaj la jarcentŝanĝo. Ĝuste el tiu ĉi tempo devenas plimulto de ĝisnun videblaj restaĵoj. Malnova turforma palaco staris meze de elipsa formo de la interna burgo, kiun kreis ankoraŭ unu renesance reguligita konstruaĵo. Alireblan vojon kontrolis perfekte fortikigita antaŭburgejo kun remparo, bastiono kaj pordego. Pordego staris ankaŭ inter la antaŭburgejo kaj kortego de la interna burgo. Ie konserviĝis devenaj gotikaj kadrigaĵoj de kreneloj de diversa formo. Renesancaj adaptoj, al kiuj apartenis konstruado de nova palaco kaj etaj reguligoj, ne difektis la gotikan aspekton de la burgo. Dum la tridekjara milito svedoj elrabis la burgon kaj pereon finigis en la jaro 1718 incendio. La ruino estis certigita nur en la jaro 1889 en konekso kun evoluo de turismo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 002
1880935
1890974
1900953
1910901
1921777
JaroLoĝantoj
1930792
1950221
1961287
1970229
1980215
1991165
JaroLoĝantoj
2001191
2011294
2014312
2016333
2017354
2018360
JaroLoĝantoj
2019372
2020370
2021390
2022382
2023406

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]