Anda apuso
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Aeronautes andecolus (d'Orbigny & Lafresnaye, 1837) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
verde, la tutan jaron; flave, somere; blue, vintre
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Anda apuso aŭ Anda apodo (Aeronautes andecolus) estas apuso en la subfamilio Apodinae (Apodenoj) de la apusa familio Apodedoj (Apodidae) kaj genro Aeronautes. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Ĉilio, kaj Peruo.[1][2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Anda apuso estis iam metita en la genron Micropus, kiu poste estis kunigita en Aeronautes, kaj ankaŭ en genron Apus de kiu ĝi disiĝis.[3] Oni agnoskis tri subspeciojn, nome la nomiga A. a. andecolus, A. a. parvulus, kaj A. a. peruvianus.[1]

Aspekto
[redakti | redakti fonton]La anda apuso estas ĉirkaŭ 14 cm longa. Ĝi havas akre pintajn flugilojn kaj longan profunde forkoforman voston. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio havas plejparte nigrajn suprajn partojn kun blanka kolumo kaj bendo sur la pugo. Ilia vizaĝo kaj subaj partoj estas plejparte blankaj ĝis blankecaj kun makuleca flavbruna koloro sur la flankoj kaj ventro. Subspecio A. a. parvulus estas pli malgranda ol la nomiga kaj la limoj inter nigraj kaj blankaj areoj estas tre akre difinitaj. A. a. peruvianus estas ankaŭ pli malgranda ol la nomiga. Ĝia vosto estas pli mallonga kaj malpli profunde forkoforma, ĝia blanka plumaro estas pli pura, kaj ĝi havas pli malhelajn subvostajn kovrilojn.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Subspecio A. a. parvulus de la Anda apuso estas la plej norda; ĝi troviĝas sur la okcidenta deklivaro de la Andoj ekde la Departemento Kaĥamarkio de Peruo suden ĝis la fora norda regiono Tarapakio de Ĉilio. La nomiga A. a. andeculus troviĝas ekde centra Bolivio suden ĝis la provinco Río Negro en okcident-centra Argentino. A. a. peruvianus limiĝas al la orienta deklivaro de la Andoj en sudorienta Peruo.[4]
La Anda apuso plejparte loĝas en duonaridaj montaj arbustaraj pejzaĝoj, kvankam ĝi troviĝas ankaŭ en kaj pli sekaj kaj pli humidaj areoj. Ĝi foje videblas super arbarkovritaj deklivoj. Laŭ alteco ĝi plejparte varias inter 2 500 kaj 3 550 m en Peruo kaj Bolivio kaj inter 2 000 kaj 2 500 m en Argentino. Ĝi estis registrita super 4 100 m en Peruo.[4]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La Anda apuso estas tutjara loĝanto (nemigranta) tra sia tuta teritorio, kvankam ĝi povas provizore moviĝi al pli malaltaj altitudoj por eviti neĝoŝtormojn.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉiuj apusoj, la Anda apuso estas aera insektomanĝanto, sed neniuj detaloj pri ĝia dieto estas konataj. Ĝi ofte manĝas en grupoj kun travintrantaj kamenapusoj (Chaetura pelagica).[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Malmulto estas konata pri la reprodukta biologio de la Anda apuso. Oni dokumentis, ke ĝi nestas en truoj en krutaj rokfacoj, inkluzive malantaŭ akvofaloj, sed la nesto mem ne estis priskribita.[4]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La plej ofta voĉo de la Anda apuso estas "zuma, raspa 'tzii-tz-tz-trr...tzii-tz-tz-tzii...'." Ĝi ankaŭ faras "serion de unuopaj notoj 'tzri..tzri..tzri...'."[4]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la Andan apuson kiel Malplej Zorgigan. Ĝi havas grandan teritorion, kaj kvankam ĝia populacio ne estas konata, oni kredas, ke ĝi estas stabila. Neniu tuja minaco estis identigita.[5] Ĝi estas ĝenerale konsiderata ofta, kvankam malofta en norda Ĉilio kaj "loka kaj neregula" en partoj de Argentino.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Owlet-nightjars, treeswifts, swifts (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Chantler, P. and P. F. D. Boesman (2020). Andean Swift (Aeronautes andecolus), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 7an de Oktobro, 2022
- ↑ BirdLife International (2016). “Andean Swift Aeronautes andecolus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686739A93124777.en. Alirita 7a de Oktobro 2022..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



