Anda karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anda karakaro
Anda karakaro
Anda karakaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Phalcoboenus
Specio: Ph. megalopterus
Phalcoboenus megalopterus
(Meyen, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Anda karakaroAnda karakarao (Phalcoboenus megalopterus) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi troviĝas en punao kaj paramo de Andoj, kun teritorioj el suda Ekvadoro, tra Peruo kaj Bolivio, al norda Argentino kaj Ĉilio.

Ĝi estas ĝenerale nekomuna al iom komuna. Ĝi estas tre oportunema birdo komune vidata piediranta surgrunde, kie ĝi manĝas kaj kadavraĵojn kaj foje iun ajn malgrandan animalon kiun ĝi povas kapti.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Karakaro

Ili similas al tre proksime rilataj Karunkla karakaro kaj Blankagorĝa karakaro, sed malkiel tiuj specioj ties brusto estas uniforme nigra. La Karunkla karakaro estas pli norda kaj la Blankagorĝa karakaro estas pli suda specioj. Temas pri alopatriaj specioj.

Ne estas seksa dimorfismo, kvankam inoj estas iom pli grandaj, kelkaj fakuloj ĉirkaŭkalkulas 5%. Ili estas 47 al 55 cm longaj. La maskloj pezas ĉirkaŭ 800 g. Plenkreskuloj estas brile tutnigraj en kapo, kolareo, supraj partoj kaj la tuta brusto, klare horizontale limigita en ventro al suba blanka areo. La pugo, vostofino kaj subvosto estas blankaj. La nuda haŭtaĵo estas rimarkinde (en nigra fono) ruĝa al ruĝoranĝa kaj etendas nur el la beko al la okulo, dum aliaj karakaroj havas pli etendajn vizaĝajn haŭtaĵojn; krome kutime tio kaj kruroj estas similkoloraj, male ĉe tiu ĉi specio kruroj estas flavaj. La beko estas dika, hokoforma kaj helblua al helgriza. La fortaj flugiloj nomigas la specion en la latina scienca nomo kie megalopterus estas latinigita kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “granda” kaj “flugiloj”.

Junuloj estas multe malpli distingaj ol la ruĝvizaĝaj plenkreskuloj, kaj estas ĝenerale brunaj kun rozecgrizaj nudaj vizaĝoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

ĉe Alcamari, Machu Pichu, Peruo

Oni ne konas subspeciojn de tiu specio, tio estas ĝi estas monotipa.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Estas konsiderata el komuna, eble abunda, ĝis rara. Tiu birdospecio estas de loĝantaj birdoj, sed eble ili iom moviĝas post la reprodukta sezono.

Kutime ili loĝas en anda altebenaĵo, kie la vegetaĵaro ne estas tre alta. La arboj ne oftas, estas arbustaroj, kaj klifoj estas tre profundaj. Ili loĝas inter 2.900 kaj 5.000 m alte, sed ili videblas ankaŭ ĉe la marbordoj de Pacifiko.

La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. La reprodukta sezono komencas de oktobro al decembro. Junuloj sendependiĝas ĉirkaŭ marto. Ili nestumas en fendoj de ravinoj kaj en branĉoj de arboj.

La nutrado konsistas el kadavraĵoj kaj malgrandaj animaloj kapteblaj kiaj mamuloj, birdoj aŭ artropodoj. Ili kaptas ankaŭ insektojn kaj tervermojn skrapante la teron.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Ties blankanigra plumaro estis uzataj por iaj vestaĵoj de la Inkaa Imperiestro, ĉefe por kapornamo. Ili utilis kiel simboloj de la Inkaa Imperio kaj precize por la mascaypacha [maskAjpaĉa] aŭ krono de la imperestro de inkaoj.

Ĝi estas rilata al Virakoĉa, la dio de la suno de la kulturo de inkaoj, ĉar ĝi estis ties kunflugila kompano nome de birdo Inti. Estis magiisto konanto de la estanto kaj de la futuro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el la Laboratorio Cornell de Ornitologio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]