Anda kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda kardelo
Anda kardelo
Anda kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. spinescens
Spinus spinescens
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sporaga spinescens Jilguero andino Andean Siskin (14154164317).jpg
Sporaga spinescens Jilguero andino Andean Siskin (14154164317)

La Anda kardelo (Spinus spinescens, iam Carduelis spinescens) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Tiu kardelo havas nigran kronon etendan ĝis la okuloj el la bekobazo al la nukeko, olivverdecan dorson kaj iom pli helaj kaj olivflavecaj, kolumareo, vizaĝo kaj subaj partoj. La flugiloj estas nigraj kun du flavaj markoj kontrastaj kaj kardelecaj kun formo de T ripoze. La vosto estas forkoforma.

Ĝi troviĝas en Kolombio, norda Ekvadoro kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, altaltitudaj arbustaroj kaj herbejoj, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Estas tri agnoskataj subspecioj nome:

  • Spinus spinescens spinescens - Kolombio, okcidenta Venezuelo,
  • Spinus spinescens nigricauda – Norda Kolombio, Ekvadoro,
  • Spinus spinescens capitaneas - Norda Kolombio, Ekvadoro.

La tri subspecioj de Anda kardelo estas similaj escepte la Spinus spinescens nigricauda kiu havas tutnigran voston, kiel sugestas la latina scienca nomo.

Ili estas ofte vidataj en naturo en malgrandaj aroj manĝantaj surgrunde ĉefe je altitudoj de 1800–3700 m. Ĝi estas birdospecio ŝatata de specialistaj pri kardeloj bredistoj en Eŭropo kaj Nordameriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnaiz-Villena A, Alvarez-Tejado M, Ruíz-del-Valle V, et al. (September 1998). “Phylogeny and rapid northern and southern hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene epochs”, Cellular and Molecular Life Sciences 54 (9), p. 1031–41. doi:10.1007/s000180050230. 
  • Arnaiz-Villena, Antonio. (2010) “Phylogeography of finches and sparrows”, Animal Genetics, Animal Science, Issues and Professions. New York: Nova Science Publishers. ISBN 978-1-60741-844-3.