Anda papageto
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Bolborhynchus orbygnesius | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Anda papageto (Bolborhynchus orbygnesius) estas specio de papagoj en la familio papagedoj, latine Psittacidae.[1] Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio kaj Peruo.[2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Anda papageto estis iam nomata Bolborhynchus andicolus kaj aliajn fojojn traktita kiel subspecio de la montopapago (Psilopsiagon aurifrons). Kelkaj fakuloj traktas ĝin kaj la ruĝfruntan papageton (B. ferrugineifrons) formantan superspecion.[3] La Anda papageto estas monotipa.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Anda papageto estas 16 ĝis 17 cm longa kaj pezas 48 ĝis 50 g. Ĝi estas sufiĉe dika kun mallonga vosto. Plenkreskuloj estas preskaŭ tute verdaj, kun flava nuanco de la vizaĝo ĝis la ventro, kiu estas plej hela sur la gorĝo kaj supra brusto. La eksteraj retoj de iliaj unuarangaj flugilplumoj estas turkiskoloraj, foje preskaŭ violaj. Ilia beko estas grizeca kaj iliaj kruroj malbrile rozkoloraj. Junuloj ne havas la flavan nuancon, sed alie estas samaj kiel plenkreskuloj.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Anda papageto troviĝas el Kaĥamarkio en Peruo suden laŭlonge de Andoj tra centra Bolivio ĝis la provincoj Jujuy kaj Salta en norda Argentino. Ili vivas en duonaridaj nubarbaroj, arbaroj de specioj Polylepis kaj ravinoj kun arbustoj en pli malferma kamparo. Pri altitudo ĝi gamas ĉefe inter 3000 kaj 4000 m, sed foje ili estas eĉ super 6000 m..[4]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La Anda papageto moviĝas el sia kerna teritorio al pli malaltaj lokoj en valoj for de la reprodukta sezono.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Anda papageto manĝas semojn, fruktojn kaj berojn surgrunde kaj en arbustoj, bambuo, kaj en legumenaj arboj.[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Oni scias preskaŭ nenion pri la reprodukta biologio de la Anda papageto. Oni registris nestojn en truoj en teraj riverbordoj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. 30a de Januaro 2023. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [1] Alirita la 30an de Januaro, 2023
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 30an de Januaro, 2023
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Collar, N. kaj P. F. D. Boesman (2020). Andean Parakeet (Bolborhynchus orbygnesius), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 20an de Februaro, 2023
- Parrots: A Guide to Parrots of the World; Juniper & Parr, 1998, (ISBN 0-300-07453-0)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



