Saltu al enhavo

Anda tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda tinamo
Plenkreskulo en Peruo
Plenkreskulo en Peruo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Tinamiformes - tinamoformaj
Familio: Tinamidae - tinamedoj
Genro: Nothoprocta
Specio: N. pentlandii - anda tinamo
Nothoprocta pentlandii
(Gray, GR, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La anda tinamo[1] (latine Nothoprocta pentlandii) estas birdospecio el la familio de Tinamedoj, komune troviĝanta en altaltitudaj arbustaroj, en Andoj de Sudameriko[2].

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    Nothoprocta derivas el du grekaj vortoj, nothos signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭo aŭ vosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa[3].
    La scienca epiteto pentlandii estas la latiniga formo de Pentland kiu rememoras la irlandan veturiston Joseph Barclay Pentland.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Ĉiuj tinamoj estas el la familio tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el paleognatoj kiaj la struto, la emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj[5].

    La Anda tinamo estas proksimume 27 cm longa. Ties supraj partoj estas grizec-brunaj al olivec-brunaj kaj striecaj je blankanigra. Ties brusto estas griza kaj punkteca je blanka aŭ sablokolora, ties ventro estas sablokolora aŭ blankeca kaj ties krono estas nigra, la kapoflankoj kaj gorĝo estas makulecgrizaj, kaj ties kruroj estas flavaj.

    Teritorio kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]
    Ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895

    La Anda tinamo troviĝas en Andoj de sudokcidenta Ekvadoro, okcidenta Peruo, norda Ĉilio, Bolivio kaj nordokcidenta Argentino[2]. Ĝi havas 8 subspeciojn:

    La Anda tinamo preferas subtropikajn kaj tropikajn arbustarojn je 800 al 4 100 m de altitudo[7].

    Konservado

    [redakti | redakti fonton]

    La IUCN klasigas la andan tinamon kiel Malplej Zorgiga,[8] kun loĝa teritorio de 550 000 km²[7].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
    2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Clements, J. (2007).
    3. Gotch, A. F. (1995).
    4. AviList v2025, konsultita la 16-an de jan. 2026.
    5. Davies, S. J. J. F. (2003).
    6. Birds of the World Arkivigite je 2020-06-25 per la retarkivo Wayback Machine, Andean Tinamou.
    7. 7,0 7,1 BirdLife International (2008)(a)
    8. BirdLife International (2012). Nothoprocta pentlandiiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]
    • BirdLife International (2008(a)). "Andean Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
    • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothoprocta pentlandii". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
    • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
    • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
    • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]