Andalus-araba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andalus-araba lingvo
Parolata en Al-Andalus
Regiono Iberio
Morto Post la forpelo de la Maŭroj el Iberio. Iuj dialektoj estas ankoraŭ parolataj en iuj urboj en Maroko kaj Alĝerio
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Semida
Okcidenta Semida
Centra Semida
Andalusa araba
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

La Andalus-Araba Lingvo estis dialekto de la Araba lingvo parolatata en Al-Andalus, la regionoj de Iberio (moderna Hispanio kaj Portugalio) sub Islamana regado. Ĝi iĝis morta lingvo en Iberio post la forpelo de la Maŭroj sekve de la kristana rekonkero (Reconquista), kvankam ĝi estas ankoraŭ uzata en andaluzia muziko kaj grave influis la dialektojn de tiaj urboj kiel Tetuano, Fez, Rabat, Tanĝero kaj Ĉerĉel.

Ĝi ankaŭ faris ioman influon sur la Mozaraban, la Kastilian (Hispana), la Katalunan, kaj la Portugalan lingvojn kaj la Morokan dialekton de la araba.

La andalusa araba verŝajne disvastiĝis rapide kaj estas la ĝenerala buŝa uzaĵo en plej partoj de Al-Andalus inter la 9-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝi atingis sian plej altan kulminon de uzantoj, krude takseblaj je 5-7 milionoj, dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Ĝi tiam malabundiĝis sekve de la laŭgrada sed senĉesa potencpreno fare de la kristanoj, kvankam ĝi restis en uzo en certaj areoj jam sub kristana politika rego ĝis la fina forpelo de la islamanoj en la komenco de la 17-a jarcento.[1]

Kiel en ĉiu alia arabe parolanta lando, la Andalusa popolo estis diglosa, tio estas, parolis sian lokan dialekton en ĉiuj malalta-registraj (malalt-ĝenraj) situacioj, sed nur la klasika araba estis uzata por alt-registraj postuloj, kaj aldone por skribaj celoj.

La andalusa araba apartenas al la Frua Okcidenta Nov-Araba, kiu ne havis iun ajn apartigon inter beduena, urbaj, aŭ ruraj (malurbaj) dialektoj, nek montras iun ajn percepteblajn diferencojn inter komunumaj dialektoj, kiaj la islamana, kristana kaj hebrea.

La plej malnova indikaĵo de andalus-arabaj parolaĵoj povas esti datitaj de la 10-a kaj 11-a jarcentoj, en izolitaj citaĵoj, kaj en prozo kaj en strofaj klasikaj andalusaj poemoj (muwaŝahat), kaj tiam, de la 11-a jarcento plue, en strofaj dialektaj poemoj (zajal) kaj dialektaj proverbaj kolektoj, dum ĝiaj lastaj dokumentoj estas kelkaj negocaj skribaĵoj kaj unu letero skribita en la komenco de la 17-a jarcento en Valencio.

ISO 639-3[redakti | redakti fonton]

La lingvo nuntempe ne havas kodon en la ISO 639-3, sed peton oni faris[2] por xaa. Linguist List uzas la kodon qaa, sed tiu malĝustas, ĉar qaa–qtz estas rezervita por privata uzo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kees Versteegh, k.a. Encyclopedia of Arabic Language and Linguistics, Brill, 2006. (~Enciklopedio de Araba Lingvo kaj Lingvistiko) (angle)
  2. 2006-066 xaa, SIL International