Andaluza rok-muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triana dum la registrado de sia unua albumo (1974).

Andaluza rok-muziko estas muzika kaj kultura movado, kiu disvolviĝis ĉefe, kvankam ne ekskluzive, en Andaluzio inter la lastaj el la 1960-aj jaroj kaj la unua duono de la 1970-aj jaroj, kadre de ĝenerala sinteno de serĉado de kulturaj radikoj fine de la epoko de la frankisma diktaturo. Kvankam estis antaŭaĵoj en komponoj de grupoj kiel Los Cheyenes aŭ Los Brincos, oni konsideras, ke la pioniroj de tiu ĉi stilo estis Smash kaj Triana, nome la plej identiga bando de la stilo, kiu kombinis flamenkon kun tiutempaj tendencoj de la progresiva roko. Aliaj partoprenantoj de la ĝenro estis Veneno, Mezquita, Sabicas, Medina Azahara, Carmen, Cai, Granada, Imán, Guadalquivir, Alameda, Alhambra kaj Vega, inter aliaj.

Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj plej parto de la grupoj jam ne plu ekzistis kiel unu jardekon antaŭe, kaj, kvankam kelkaj el ili klopodis kelkajn registraĵojn kaj ĉefe koncertojn cele al la revivigo kaj de la propra bando kaj de la stilo, tiu ĝenro iom eksmodiĝis kaj restis nur influoj kaj malmultaj reprezentantoj atingante sukcesojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clemente, Luis: Rock Andaluz, una discografía, Ayuntamiento de Montilla, Sevilla, 2006, ISBN 84-89619-94-8.