Andaluzaj foiroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa ĉareto en la Aprila Foiro de Sevilo.
Foiro de Jerez de la Frontera.
Dosiero:Portada de la Feria de Nuestra Señora de la Salud (2006).JPG
Pordego de la Foiro de Kordovo.

La Andaluzaj foiroj havas specialan signifon pro la specifaj kulturaj elementoj kiuj gravas por la kulturo de Andaluzio kaj por etemdo al la tuta Hispanio; inter ili estas heredaĵoj de la originaj foiroj, nome de brutobredada kaj religia deveno kaj la modernaj aldonitaj el iaj celebroj pli ĵusaj kaj diversaj (kiaj festoj kolumbaj el Onubo rilate al Iberameriko). Plej fama estas la Foiro de Aprilo de Sevilo.

Karakteraj elementoj[redakti | redakti fonton]

  • La porokazaj pordegoj kaj eksterordinara lumigo, kun speciala inaŭguro meznokte
  • La porklubaj provizoraj konstruaĵoj kie abundas dancado
  • La provizoraj vendejoj kie hegemonias precizaj tipoj de vino kiaj manzanilla aŭ aliaj alkoholaĵoj kiaj rebujito
  • Kulto al andaluza ĉevalo
  • Virinoj vestitaj je flamenkaj aŭ andaluzaj
  • Andaluza muziko, nome flamenko, sevillanas aŭ flamenkigita popo