Andaluzisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andaluzisma Partio
emblemo
politika partio en Hispanio
Komenco 1976 vd
Fino 2015 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Sevilo
Ideologio

demokrata socialismoAndaluza naciismofederismosocialdemokratio

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Antonio Jesús Ruiz • Pilar González • Julián Álvarez Ortega • Antonio Ortega García vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Andaluzisma Partio aŭ en hispana Partido Andalucista (PA) estas hispana politika partio de ideologio andaluzinaciista kaj progresista. Ĝi estas la plej grava ene de la andaluza naciismo, kvankam kiel ĉiuj tiatendencaj partioj, ĝi aktuale estas eksterparlamenta, kaj ĉe la Congreso de los Diputados kaj ĉe la Parlamento de Andaluzio, sed ĝi estas la kvara politika partio laŭ reprezentado municipa en Andaluzio, kun 469 geskabenoj.[1]

La PA estis fondita en 1976 kiam la Alianza Socialista de Andalucía, kreita en 1971, adoptis la nomon Partido Socialista de Andalucía (PSA). Poste, en januaro de 1979 en la IIa Kongreso de la PSA, oni adoptis la nomon de Partido Socialista de Andalucía-Partido Andaluz (PSA-PA). En februaro de 1984 oni adoptis la aktualan nomon Partido Andalucista. Historie ĝi posedis la urbestrecon de gravaj urboj de Andaluzio, kiaj SeviloJerez de la Frontera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]