Saltu al enhavo

Andamana kaprimulgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Andamana kaprimulgo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj, Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj, Caprimulgidae
Genro: Caprimulgus
Specio: Andamana kaprimulgo, C. andamanicus
Caprimulgus andamanicus
(Hume, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Andamana kaprimulgo, Caprimulgus andamanicus, estas birda specio de la genro de kaprimulgoj, kiu vivas en Sudorienta Azio en la insuloj Andamanoj de Barato. Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Grandvosta kaprimulgo, tamen la kanto kaj la morfologio estas diferencaj.[1]

La specio estas trovebla en la plej multaj el la insuloj en la Andamanoj kaj vokoj sugestas ke ĝi povas esti eble ankaŭ en la insulo Narkondamo. Ĝi laŭdire estas ofta en teka arbaro kaj malferma kamparo kun disaj arboj. La voko estas tjuk sen la sekva tremolo, kiu estas aŭdita de la Grandvosta kaprimulgo kaj pli rapide ripetita.

Kiel ĉe aliaj kaprimulgoj, ankaŭ tiu specio pro sia makuleca sablobruna aspekto bone kamufliĝas sur grundo de sekaj foliaro kaj herbaro. Same, ĝi manĝas ĉefe fluginsektojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Rasmussen, P. C. & J. C. Anderton (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian Institution & Lynx Edicions

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]