Andamanoj kaj Nikobaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj kun kroma detala areo ĉe Port Blair

La insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj (en Bengala: আন্দামান ও নিকোবর দ্বীপপুঞ্জ; Tamila: அந்தமான் நிக்கோபார் தீவுகள், Hindia: अंडमान और निकोबार द्वीपसमूह, Telugua:అండమాన్ నికోబార్ దీవులు) estas grupo de insuloj de la Golfo de Bengalo kaj Unia Teritorio de Barato.

La teritorio situas geografie je 150 km norde de Aceh en Indonezio kaj separata el Tajlando kaj Birmo de la Andamana maro. Ĝi enhavas du insularojn, nome Andamanoj kaj Nikobaroj, separataj de la paralelo 10° N, kun la Andamanoj norde de tiu latitudo, kaj Nikobaroj sude. La Andamana maro situas oriente kaj la Golfo de Bengalo okcidente.

La teritoria ĉefurbo estas la andamana urbo de Port Blair. La teritoria loĝantaro laŭ la plej ĵusa (2011) censo de Barato estis de 379,944. Ĉio kune la totala terareo de la teritorio estas proksimume 6496 km².

Andamanoj kaj Nikobaroj ĝuas el unika tropika pluvarbaro kaj kanopeo, fare de miksita flaŭro kun elementoj el naturaj vivejoj de Barato, Birmo kaj Malajzio kaj endemiaj floroj. Ĝis nune ĉirkaŭ 2,200 variantoj de plantoj estis registritaj, el kiuj 200 estas endemiaj kaj 1,300 ne estas en kontinenta Barato.

Vidu ankaŭ