Anders Chydenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anders Chydenius
(1729–1803)
Patro de la informolibereco
Patro de la informolibereco
Persona informo
Naskiĝo 26-a de februaro 1729
en Sotkamo, Flago-de-Finlando.svg Finnlando
Morto 1-a de februaro 1803
en Kokkola, Flago-de-Finlando.svg Finnlando
Lingvoj sveda lingvo [#]
Alma mater Universitato de Turku
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Anders Chydenius (1729–1803) (* Sotkamo, en la 26-a de februaro 1729[1] - Kokkola, en la 1-a de februaro 1803) estis finna filozofo kaj parlamentisto. Li konsideriĝas la patrono de la klasika liberalismo en la nordiaj landoj. Li estis lernanto de Pehr Kalm en la Reĝa Akademio de Åbo.

En 1765 Chydenius publikigis faldfolion kies titolo estas "La Nacia profito", kie li proponas ideojn pri libera komerco kaj industrio, esploras la rilaton inter ekonomion kaj societon, kaj starigas la principojn por la liberalismo, kapitalismo kaj moderna demokratio. En tiu libro, Chydenius publikigas kelkajn teoriojn kiuj intime interkorespondas kun "mano nevidebla" de Adam Smith, dekunu jarojn antaŭ ol lia publikiĝo de la libro La Riĉo de Nacioj.

Pri la liberinformo de la presejo, en 1776, li asertis: "Neniu evidenteco bezonatas, por diri ke la libereco de skribado kaj presado estas unu el la plej fortaj bastionoj por la libera organizacio de la ŝtato, kaj sen tio, la ŝtatoj ne havus sufiĉajn informojn por la redaktado de bonaj leĝoj, kaj tiuj vivantaj eksterleĝe ne estus kontrolataj, nek la landanoj scius pri la postuloj de la leĝo, la limoj je la rajtoj de la registaro, krom ties propra respondeco. La eduko kaj la bona konduto estus preterlasita, la malbona penso, parolado kaj manieroj regus, kaj mallumeco ennubigos la tutan ĉielon de nia libereco en malmulte da tempo."

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Americanska näfwerbåtar. Åbo 1753. (amerikaj lignaj barkoj.)
  • Svar På samma Fråga (Om bästa sättet at upodla Mosslupna Ängar). Stokholmo 1762. (Kiel kultivi marĉajn kampojn.)
  • Svar på samma Fråga (Angående Kärrors Förbättring). Stokholmo 1764. (La plibonigado de la puŝveturiloj.)
  • Wederläggning Af de Skäl, Hwarmed man söker bestrida Öster- och Wästerbottniska Samt Wäster-Norrländske Städerne Fri Seglation. Stokholmo 1765. (Kontraŭ-argumentoj al tiuj kiuj provas malhelpi la liberan navigacion inter la urboj Ostrobothnia, Västerbotten kaj Norland.)
  • Swar På den af Kgl. Wetenskaps Academien förestälta Frågan: Hwad kan wara orsaken, at sådan myckenhet Swenskt folk årligen flytter utur Landet?Stokholmo 1765. (Kial tiom da svedoj elmigras ĉiujare?)
  • Källan Til Rikets Wan-Magt. Stokholmo 1765. (Origino de la Malforteco de la Regno.)
  • Den Nationnale Winsten. Wördsamast öfwerlemnad Til Riksens Höglofliga Ständer, Af En Deras Ledamot. Stokholmo 1765. (La Nacia profito), lia ĉefa verko.
  • Omständeligt Swar, På den genom Trycket utkomne Wederläggning af Skriften, Kallad: Källan til Rikets Wanmagt, Jämte Anmärkningar Öfwer De wid samma Källa anstälda Wattu-Prof. Stokholmo 1765. (Responde al la kritikoj entenataj en La origino de la regna malforteco.)
  • Berättelse Om Chinesiska Skrif-Friheten, Öfversatt af Danskan. Stokholmo 1766. (Raporto pri Libereco de la presejo en Ĉinio.)
  • Rikets Hjelp, Genom en Naturlig Finance-System. Stokholmo 1766. (Helpante la regonon pere de Natura Monsistemo.)
  • Tal Hållet Vid Vår Allernådigste Konungs, Konung Gustaf III:s Höga Kröning, Den 29 Maji 1772. Stokholmo 1772. (Speech on the Occasion of the Coronation of Gustavus III.)
  • Svar På Vetenskaps och Vitterhets Samhällets I Götheborg Förestälta Fråga: Huruvida Landthandel för ett Rike i gemen är nyttig eller skadelig, och hvad mon den bidrager til industriens uplifvande eller aftagande? Stokholmo 1777. (Is Rural Trade Advantageous or Disadvantageous to the Kingdom, and to What Extent does it Affect the Progress or Decline in Means of Livelihood?)
  • Tankar Om Husbönders och Tienstehions Naturliga Rätt. Stokholmo 1778. (Pensoj pri la Naturaj Rajtoj de la Servistoj kaj Vilaĝanoj.)
  • Memorial, Angående Religions-Frihet. Stokholmo 1779. (Memorlibro pri la libereco de la religia fido.)
  • Predikningar öfver Tio Guds Bud. Upsala 1781-82. (Predikoj pri la dek ordonoj.)
  • Predikningar öfver Andra Hufvudstycket i Catechesen. Homiletiska försök. Vol. VI. St. 2. Stokholmo 1784. (Predikoj pri la duaĉefa parto de la katekismo.)
  • Om Saltpetter-Sjuderierna, särledes i Österbotten. Skrifter af Sällskapet för Allmänne Medborgerlige kunskaper II. Stokholmo 1795. (Preparado de la Kalia nitrato.)
  • Tankar om Koppympningen För Finlands Allmoge. K. Finska Hushållnings-Sällskapets Handlingar 1. Åbo 1803. (Pensoj pri la inokulado de variolo por la finna popolo.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj