Anders Gustaf Ekeberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anders Gustaf Ekeberg
(1767–1813)
Sveda kemiisto
Sveda kemiisto
Persona informo
Naskiĝo 15-a de januaro 1767
en Karlskrona, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Morto 11-a de februaro 1813
en Upsalo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Anders Gustaf Ekeberg (1767–1813) (* Karlskrona, en la 15-a de januaro 1767 - Upsalo, en la 11-a de februaro 1813)[1] estis sveda naturalisto kemiisto kiu malkovris tantalon, en 1802. En 1784, li studis en la Universitato de Upsalo, kie li diplomiĝis en 1788, fariĝis docento pri kemio en 1794 kaj esploristo. En 1799, li elektiĝis kiel membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj li estis nevo de Carl Gustaf Ekeberg (1716-1784)[2]. Ia infana malsano lasis lin komplete surda, kaj pli malfrue, iu matraso akcidente eksplodis kaj tiris la vidon de unu okulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekeberg estas memorigita ĉefe pro lia malkovro de la kemia elemento tantalo. En 1802, dum li analizis kelkajn mineralojn en ŝtonminejo, li izolis la metalon. La nomo devenas el ties malfacileco dissolviĝi en acidoj, similante al Tantalo, en la akvoj de la infero. Pasis multe da tempo por agnoski ĝin kiel apartan elementon pro tio ke estis tre malfacile distingiĝi el la niobio, izolita de Charles Hatchett (1765-1847)[3], en 1801. Wollaston (1766-1828)[4] ankaŭ ne sukcesis distingi ilin, kaj nur en 1865, Jean Marignac (1817-1894)[5] konklude elmontris la diferencon inter la du metaloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj