Andesita Linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Andesita Linio (aŭ Andezita Linio) estas la geologia regiona diferencigo plej grava en la baseno de la Pacifika Oceano.

Ĝi separas du zonojn:

a) Vulkanaj rokoj bazaltaj mafikaj rokoj (magnezio-fero] de la baseno de Centra Pacifiko de la kontinentaj areoj parte submaraj

b) Vulkanaj rokoj andesitaj pli felsikaj (feldspato-silicio) en ties bordoj.

La Andesita Linio estas paralela al la zonoj de subdukcio kaj al la profundaj submaraj fosegoj ĉirkaŭ la baseno de Pacifiko. Ĝi estas la esprimo en surfaco de la fuzio ene kaj super la plato kiu subdukcias. Ĝi sekvas (kontraŭhorloĝe kaj el Usono) la okcidentan bordon de la insuloj antaŭ Kalifornio kaj pasas sude de la Aleuta Arko, sekvas laŭlonge de la orienta bordo de Kamĉatko, la Kuriloj, Japanio, la Marianoj, Yap, Palaŭo, la Salomonoj, Fiĝioj, Tonga kaj la Norda Insulo de Nov-Zelando. La linio pluas nordorienten laŭlonge de la okcidenta bordo de la montaroj de Andoj el Sudameriko ĝis Meksiko, kaj revenas al la insuloj antaŭ Kalifornio.

Indonezio, Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo kaj Nov-Zelando estus ekster la Andesita Linio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]