Andra-Pradeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andhra Pradeŝo)
Saltu al: navigado, serĉo
Andra-Pradeŝo
Origina nomo ఆంధ్ర ప్రదేశ్
Estas parto de Barato
Administra centro Vijajaŭada
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011[1]) 49 386 799
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Areo 160 205 km² (16 020 500 ha)
Situo de ŝtato Andra-Pradeŝo
Andra-Pradeŝo sur la mapo de Barato
Geografia situo 16° 30′ 0″ N, 80° 36′ 0″ O16.580.6Koordinatoj: 16° 30′ 0″ N, 80° 36′ 0″ O [+]
Andra-Pradeŝo (Andra-Pradeŝo)
DEC
Andra-Pradeŝo
Situo de Andra-Pradeŝo
Hor-zono UTC +5:30
ISO 3166-2 IN-AP
www.ap.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Andra-Pradeŝo [+]
Analfabetismo 39%
Loka lingvo telugua lingvo, urdua lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Andra-Pradeŝo estas federacia ŝtato en la orientborda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fonidiĝis la 1-an de novembro 1956.

En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalio nomatas la "rizbovlo de Barato". En junio 2014 la norda parto de la subŝtato apartiĝis kaj ricevis statuson de nova subŝtato de Barato, Telangano. Antaŭa ĉefurbo de Andra-Pradeŝo estis Hajderabado, kiu nun estas la ĉefurbo de Telangano. Tamen por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024, la urbego ankaŭ plu konsideriĝos jura ĉefurbo de Andra-Pradeŝo. Fakta administra centro tamen jam nun estas la urbo Vijajaŭada.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

La malnova Andra-Pradeŝo dividiĝis en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluis tra ĝi.

Ĝis junio 2014 Andra-Pradeŝo havis 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.

La ĉefurbo Hajderabado kun sia ĝemela urbo Sekunderabado, estis la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estis la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la subŝtato, Vijajaŭada la tria plej granda urbo.

Vidu ankaŭ geografajn lokojn[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La telugua estas la oficiala lingvo de la subŝtato. Ĝis junio 2014, 88 % de la loĝantoj parolis la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo laŭ statistikoj de antaŭ junio 2014 estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kunnombrita nombro de loĝantoj de la distriktoj de Andra-Pradeŝo sen Telangana laŭ la popolnombrado 2011 (Census of India 2011: Primary Census Abstract - Andhra Pradesh.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]