Andor (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Legendoj el Andor
tabulludo
Aŭtoro Michael Menzel
Eldonisto Kosmos (de, en)
Hrajeme (cz)
Devir (es)
Iello (fr)
999 Games (nl)
Galakta (pl)
Nombro de ludantoj 2-4 (ĝis 6 per aldon.)
Aĝa rekomendo 10 +
Daŭro de preparo 10 min
Daŭro de ludo 90 min
Hazardo ĵetkuboj por batali
Necesaj kapabloj legado de kartoj
Eldondato 2012
vdr

La Legendoj el Andor (germane Die Legenden von Andor) estas koopera germana tabulludo kun fantasto-temo kreita de Michael Menzel en 2012. Ĝin eldonas Kosmos en la angla kaj la germana, Devir en la hispana, Iello en la franca, 999 Games en la nederlanda, Galakta en la pola.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

En la fikcia lando Andor estas kastelo, kies reĝo Brandur nun malfortiĝas. Alvenas kvar herooj – Eara la magiistino, Chada la pafarkistino, Kram la nano, kaj Thorn la batalisto – por helpi al la reĝo batali kontraŭ malamikaj estaĵoj nomataj Goroj, Skraloj, Vardrakoj, kaj troloj. La sorĉistino Reka kaj la nana komercisto Garz helpos la heroojn dum la aventuroj, kaj la princo Thorald kaj la nanaj batalistoj alvenos por kunbatali kontraŭ la plej fortaj malamikoj: la magiisto Varkur kaj la drako Tarok.

La tabulludo rakontas al la ludantoj kvin legendojn pri tiu rakonto, kaj kelkaj el ili enhavas hazardajn elektojn (ĉu per kartoj, ĉu per malsimila starto-loko sur la mapo). Tio ebligas la ludantojn reludi sen ĉion scii antaŭe.

La eldonisto Kosmos kaj la ludemaro kreis ses aldonajn legendojn por pliriĉigi la tutan rakonton kaj plilongigi la opcion ludi denove. Tiuj senpage elŝuteblaj rakontoj helpas kunligi la rakontojn de la legendoj ludeblaj en la venditaj tabulludoj.

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aperis:

  • en 2013 La Steloŝildo (germane Die Legenden Von Andor: Der Sternenschild, kiu proponas novan legendon kun multe da hazardaj eventoj dum la ludado. Tiel eblas reludi ĝin denove kaj ĝui la rakonton per ŝanĝoj laŭ la malamikoj kaj objektoj troveblaj sur la mapo.
  • en 2014 La Vojaĝo Norden (germane Die Legenden von Andor: Teil 2 - Die Reise in den Norden, kiu alportas novan mapon kaj proponas la ŝipon Aldebarano al la herooj por vojaĝi al la insulo Hadria, kiu petas la helpon de la ludantoj.
  • en 2015 Chada & Thorn, kiu estas aparta kardludo por du ludantoj, kaj kiu prezentas la rakontojn de Chada kaj Thorn revenante hejmen perŝipe, misveturante al aro da insuletoj.
  • en 2016 La Lasta Espero (germane Die Legenden von Andor: Teil 3 - Die letzte Hoffnung, ene de kiu la herooj revenas al Andor kaj tie batalas kontraŭ skeletoj kaj aliaj misteraj estaĵoj.

Ankaŭ aperis du aldonaĵoj (po unu por la baza ludo kaj por La Lasta Espero), kiuj proponas po kvar novajn heroojn, kaj pere de kiuj eblas ludi ĝis 6 ludantoj. Krome ekzistas video-ludo elŝutebla ĉe Google Play kaj App Store aŭ ludebla rekte ene de retumilo: Aventuroj el Hadria, kies interfaco estas en la angla, la germana kaj la franca.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Legendoj 1-5 estas en la unua tabulludo, 7-10 en La Vojaĝo Norden, kaj 11-17 en La Lasta Espero. Aperas en la listo ankaŭ ĉiuj oficialaj senpage elŝuteblaj legendoj[1].

  1. La Alveno de la Herooj – enkonduko pri la ludo, kiun ĉiu povas ene de minutoj partopreni
  2. La Resaniĝo de la Reĝo – aperas la sorĉistino kaj nun eblas aĉeti objektojn ĉe komercistoj
  3. La Rezisto-tagoj – la magiisto Varkur aperas en tiu ĉi hazarda reludebla legendo
    • La Eskorto de la Reĝo – post kunsido de la reĝo en la minejo helpas lin la herooj reveni al la kastelo
  4. La Sekreto de la Minejo – la herooj esploras la minejo sur la alia flanko de la tabulo
    La Liberigado de la Minejo – Varkur kaŝas sin en la minejo kaj la herooj devas forpuŝi lin
  5. La Kolero de la Drako – aperas la drako Tarok en tiu ĉi hazarda reludebla legendo
  6. La Steloŝildo – aparta aldonaĵo multnombre reludebla, batalo kontraŭ ses minacaj malamikoj hazarde elektitaj
    • La Batalo por Kavern – la Nanoj alvokas la heroojn, por ke ili helpu ilin savi la minejon de la atakoj de la monstroj
    • La Postkurado – la lupo-batalanto Orfen serĉas la restantajn monstrojn por pruvi al la reĝo ke ne la lupoj mortigis homojn
  7. La Serĉado de la kartoverkisto – la herooj kun la ŝipisto Stinner provas trovi la kartoverkiston Merrik ĉe la nebulinsuloj
  8. Ŝtormo alvenas – pro la anonco de ŝtormo la herooj helpas Nanojn kaj Tarusojn iri al alia insulo antaŭ subakviĝo
  9. La Fortoj de la maro – la loĝantoj de la nebulo-insuloj petas helpon kontraŭ Arkteron, Kenvilar kaj Oktohan
  10. Hadria – Alveninte al Hadria la herooj troviĝas meze de magia batalo antaŭ la apero de la malica Qurun
    • Adventuroj el Hadria – video-ludo kun legendoj pri la magiistino Eara
      1. La Vojo al Yra
      2. La Renkontiĝo
      3. La Malamikoj antaŭ la pordego
      4. La Mesaĝantoj de la du Ordoj
      5. La Ermito
    • Chada & Thorn – aparta ludo, kiu klarigas kio okazas al Chada kaj Thorn revenante al Andor
    • La Reveno de la Nigra Kogo
    • La Reveno – aldona legendo por rakonti la revenon de la herooj al Andor
  11. La grizaj montoj
  12. La Pala Reĝo
  13. La Vagonaro de la Andoroj
  14. La Majstro de la troloj
  15. La Venenigita Spirito
  16. En mallumo de la Vintro-kastelo
  17. La Lasta Espero

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]