Andor Kozma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Andor KOZMA, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kozma Andor estis hungara tradukisto, poeto, ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Li uzis la pseŭdonimojn Koboz, Andronicus.

Andor Kozma

Andor Kozma naskiĝis la 12-an de januaro 1861 en Marcali. Li mortis la 16-an de aprilo 1933 en Budapeŝto.

Biografio

Andor Kozma frekventis mezlernejojn en Pápa, [[Oberschützen |Felsőlövő]], Budapeŝto, universitaton en Budapeŝto inter 1958-1963. Post lernado li soldatiĝis akirinta rangon oficiro. En 1885 li eklaboris en asekura societo, sed li ankaŭ verkadis por diversaj periodaĵoj revuoj, ekzemple Erdélyi Barázda. En 1910 li estis deputito parlamenta. Tiutempe li strebis por poezio de Endre Ady. Post la revolucioj li verkadis malofte.

Verkaro (elekto)

  • A tegnap és a ma (La hieraŭ kaj la hodiaŭo) - poemaro - 1889 resume en tri eldonoj
  • Versek (Poemoj) 1893
  • Gyulai Pál, az ember és a költő (Pál Gyulai, la homo kaj la poeto) 1912 - studo
  • József Eötvös 1913 - studo
  • Honfoglalás (Patrujokupo) 1925 historia romano
  • Petőfi - poema romano - 1927

Fontoj